Internacia Tago por maldekstramanuloj

Internacia Tago de Maldekstramanuloj estas ĉiujara konscia tago festita en la 13-a de aŭgusto, ekde 1976. Kiel la nomo de la tago sugestas, estas kutime festi ĝin ĉiujare por levi publikan konscion pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj esti maldekstramanulo. [1] Ĝi festas ilian unikecon kaj la diferencojn inter maldekstramanuloj (sep ĝis dek procentoj de la homaro) en plejparto de la monda loĝantaro.

La tago atentigas pri la ĝeno kaŭzita al homoj, kies domina mano estas la maldekstro en mondo, kiu estas esence konstruita por la dekstramanuloj. Centoj da milionoj da maldekstramanuloj en moderna socio devas adaptiĝi al la uzo de iloj kaj objektoj dezajnitaj por dekstramanuloj.

Laŭ la paso de la jaroj pli kaj pli estas emfazo al tiu ĉi tago pri la specialaj bezonoj de maldekstramanaj infanoj, kiuj dum siaj formigaj jaroj devas adaptiĝi al cirkaŭa mondo konstruita por la plimulto de la dekstramanuloj. Interalie maldekstramanuloj havas pli altan riskon disvolvi skizofrenion. [2]

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Left-Hander's Day. Alirita 5 March 2014.
  2. Left-handed people more likely to have psychotic disorders such as schizophrenia: Yale Study. Arkivita el la originalo je 2017-06-23. Alirita 13a de Aŭgusto 2015.