Internacia Televido

Internacia Televido (aŭ ITV) estis interreta televidkanalo en Esperanto. La projekto estis iniciata en 2003 de Ĝangalo E-Portalo. En februaro kaj marto 2004 Flavio Rebelo, ĉefredaktoro de la retportalo Ĝangalo, prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo celis montri diversajn programojn esperantlingvajn kiel kinofilmojn, dokumentariojn kaj Esperanto-kursojn.

Internacia Televido
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Brazilo
Komenciĝo de elsendoj
vdr
ITV

Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.

La 31-an de julio 2005, ITV komencis elsendi test-signalon kun informo pri la nova servo. La 5-an de novembro 2005, ITV ekis. Pro financaj malfacilaĵoj, la ITV ĉesis en 2006.

Originaj planoj redakti

Laŭ la originaj planoj, Internacia Televido funkcius danke al la salajrata laboro de dek profesiuloj - unu ĵurnalisto, tri staĝantoj (ĉiofarantoj), unu teknikisto pri elsendfluo (angle streaming), du reprezentantoj (unu en Usono, alia en Eŭropo), unu direktoro (kiu zorgus pri la kohera integriĝo de la teama laboro), unu fakulo pri videa postmuntado, kaj unu parolisto (precipe, sed ne nur, por la teleĵurnalo). Inter la originalaj prioritatoj ankaŭ estis la kreado de propra studieto, por la filmado de programoj. Inter la skizoj de la televidkanalo, troviĝis ĉiutaga teleĵurnalo kaj multaj aliaj programoj, kiujn oni arigus kiel kvar-hora programaro, kiu alterne elsendiĝus ses fojojn tage, sep tagojn semajne. La ideo estis proponi al la esperantistoj veran televidkanalon, kun malsamaj programoj ĉiutage.

Novaj planoj kun malmulta mono redakti

ITV planis post la monkolekto de 2004, ke anstataŭ disponigi novajn programojn ĉiutage, plej verŝajne ili sendas programojn monate aŭ eble dusemajne. Anstataŭ kvar-hora programaro, kiu ripetiĝos kelkajn fojojn tage, oni planis disponigi programojn poparte, tiel ke ĉiu povos spekti la programojn en ajna horo.

Anstataŭ fari teleĵurnalon ĉiutagan, oni planis fari ĝin nur unu fojon semajne, almenaŭ komence. Tia Internacia Televido, kiu estis pli frue proponita al la personoj, kiuj legis la informojn en la portalo de la projekto, kaj kiujn oni prezentis dum la prelegoj, ne plu povis esti lanĉata. Tio, kion oni volis tamen lanĉi estis pli modesta semo de tiu, kiu estis laŭplane iom post iom konturiĝonta cele al la originala ideo.

Ĉe la centro de la propono lanĉi ĉi tiun 'minimumecan' televidkanalon staris la esperantistoj. Tial ke oni ne havos la tutan kapitalon, kiun ni antaŭvidis, oni planis limigi la dungadon de profesiuloj por labori ĉe la televidkanalo al nuraj tri laboristoj - unu ĵurnalisto, unu staĝanto, unu fakulo pri videa postmuntado.

Anstataŭ havi sian propran studieton, estis planate ke la eta teamo de Internacia Televido luu studiojn malmultekostajn en la urbo San-Paŭlo (sidejo de la televidkanalo kaj de Ĝangalo). Ĉi tio certe ŝparus multe da mono, ĉar oni ne estus tial devigataj dungi teknikiston pri elsendfluo.

ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de aŭgusto de 2005. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro 2005.

La fino redakti

En aprilo de 2006 – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV ĉesigis la elsendfluon. La estraro diris en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo."

Tiam je iniciato de Marcos Cramer okazis promeso en la promesoujo PledgeBank, en kiu 52 homoj promesis ĉiumonate donaci dek eŭrojn al ITV[1]. Poste la elsendfluo denove funkciis dum kelkaj monatoj, sed en aŭgusto 2006 ITV finfine ĉesis la elsendadon, kaj ne plu informis la publikon pri la kialoj.

Postludo redakti

Danke al apero de YouTube, iu ajn povas alŝuti programerojn eĉ en la lingvo Esperanto. Tio do okazas, sed sen iu ajn organizado kaj en diversa nivelo.

Fontoj redakti

  1. Promespaĝo sur pledgebank.com. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-04-21.

Eksteraj ligiloj redakti