Internacia Unio de Studentoj

internacia organizaĵo

La Internacia Unio de Studentoj (IUS) – angle International Union of Students, germane Internationaler Studentenbund (ISB) - dum la jaro 1946 fondiĝis en Prago kaj nuntempe estas la sola vere tutmonda tegmenta asocio de naciaj studentaj organizoj.

Internacia Unio de Studentoj
internacia organizaĵo
Komenco 27-a de aŭgusto 1946 vd
Lando(j) Ĉeĥio vd
Sidejo Prago
Retejo Oficiala retejo
vdr

Dum la tempo de la Malvarma Milito la unio konsideriĝis komunisme dominita kaj reprezentis ĉefe la studentajn organizojn de la socialismaj ŝtatoj de la Orienta Bloko. La studentaj organizoj el la okcidentaj demokratioj male ekde la jaro 1950 ĉiujare kunvenis en Internaciaj Studentaj Konferencoj (angle International Student Conferences, ISC), kiuj havis konstantan sekretariejon en la nederlanda urbo Leiden. Ekzemple por la tuta ideologie dividita mondo, la studentaro el la okcidenta parto de Germanio kunlaboris kadre de la evento ISC, dum la ŝtata junulara organizo "Freie Deutsche Jugend" de la orienta, socialisma parto de Germanio estis membro en la organizo IUS.

Dum la 1960-aj ambaŭ organizoj komencis forte konkurenci kaj varbi pri la simpatioj de studentaj asocioj en la sendependiĝantaj landoj de la tiel nomata "Tria Mondo", kiuj tamen ofte decidis havi duoblan membrecon en ambaŭ forumoj. Tamen dum la jaro 1969 la okcidenta strukturo ISC malfondiĝis, post kiam publikiĝis, ke antaŭe ĝi estis kunfinancita de la usona sekreta servo, kaj multaj aparte okcidenteŭropaj studentaj organizoj en forta kritiko de tiu kaŝfinancado decidis malmembriĝi. Por almenaŭ daŭrigi parton de la praktika laboro sur socia, edukopolitika kaj kultura nivelo, iuj okcidenteŭropaj studentaj organizoj dum la jaro 1982 rekunligiĝis en loza interreto, el kiu poste ekestis la nuntempa organizo Eŭropa Studenta Unio (ESU).

Dum la 1980-aj jaroj, kiam iom-post-iom liberiĝis la ŝtatoj de la Orienta Bloko, por la landaj sekcioj de TEJO en tiuj ŝtatoj la lobiado pri iusenca rekono de esperanta studenta agado fare de la Internacia Unio de Studentoj estis unu el la fokusoj de la asocia agado. Aparte en tiu tereno lobiumis la tiutempe tre aktiva TEJO-sekcio Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), kiu nerekte estis branĉo de IUS.

Nuntempe la eks-socialisma organizo IUS laŭ propraj informoj havas 152 membroasociojn el 114 ŝatoj. En la organizo ĉiu ŝtato havas unu voĉon - en ŝtatoj kun pluraj konkurantaj studentaj membroorganizoj la voĉdona rajto estas koresponde dividita. Tamen post la falo de la komunismaj reĝimoj de Eŭropo de 1990 kaj 1991 la organizo ŝajnas multe malpli prestiĝa kaj malpli videbla en multaj universitatoj ol antaŭe. La oficiala retpaĝaro de la centra oficejo de IUS en Prago laŭ la tieaj indikoj lastatempe aktualiĝis dum la jaro 2002 ... tio donas la impreson almenaŭ de nur modesta publika agado.

Eksteraj ligiloj redakti