Internacia Vegetarana Unuiĝo

Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle International Vegetarian Union, mallonge IVU) fondiĝis la 18-an de aŭgusto 1908 en Dresdeno.

Internacia Vegetarana Unuiĝo
International Vegetarian Union
volontula asocio • internacia ne-registara organizaĵo • neprofitcela organizaĵoombrelorganizaĵo
Komenco 18-a de aŭgusto 1908 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agareo

vegetarismo

Moto Promoting Vegetarianism Worldwide Since 1908
Fondinto(j) ProVeg Germany vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La loko kaj tempo de la kongreso estis elektitaj pro la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, kadre de kiu la 16-an de aŭgusto 1908 (do du tagojn antaŭ IVU) fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (nuntempe TEVA).

IVU organizas Mondajn Vegetarajn Kongresojn. Nuntempe ili okazas ĉiun duan jaron, ekzemple en 2008 en Dresdeno pro la 100-jara jubileo.

Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) estas festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti