Internacia arabvirina forumo

La Internacia arabvirina forum (angle Arab International Women's Forum aŭ AIWF, arabe منتدى العالمي للنساء العربيات) estas organizaĵo kun sidejo en Londono (Britio), al kiu aliĝis 1 500 asocioj el 45 landoj en ses kontinentoj[1].

Internacia arabvirina forumo
neprofitcela organizaĵo
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
vdr

Historio redakti

La organizaĵo estis fondita en Londono en 2001 fare de Haïfa Fahoum Al Kaylani.

Projekto redakti

La ĉefa celo de internacia arabvirina forumo estas promocii la rajtojn de la virinoj, por alveni al jura kaj socia egaleco kun la viroj. Tiucele ĝi kreis projekton por alkuraĝi la disvolviĝon de la ina edukado, la aliron de virinoj al universitatoj kaj al novaj teknologioj. La forumo antaŭenigas ĉefe sukcesintajn virinojn en la mondo de komerco kaj mastrumado.

Tiu laboro estas ankrita en la lastatempa disvolviĝo de la feminigo de la socio en la araba mondo. Efektive, grava nombro de virinoj aliris ekde pluraj jaroj al respondecaj postenoj en politikaj, diplomatiaj kaj ekonomiaj fakoj. Tiel, en ĉiuj landoj de la araba mondo, escepte de Pakistano kaj Sauda Arabio, oni kalkulas almenaŭ virinojn en ministeriaj pozicioj[1]. En 2007 ĉirkaŭ 70 % de la universitate diplomita studentaro en la tuta araba mondo estis virinoj. Tamen  gravaj malekvilibroj supervivas: virinoj estas nur 6,5 % en la arabaj ŝtataj sistemoj (kontraŭ 15,7 % mezume en la mondo). Nur inter 25 kaj 30 % de la aktivaj dungitinoj (kontraŭ 45 % mezume en la mondo) estas virinoj. En tiu optiko la organizaĵo deziras ke pli da virinoj akirus aliron al salajrajtaj laboroj kaj al altaj postenoj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti