Internacia flughaveno Domodedovo

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Domodedovo (Moskva provinco) kaj Domodedovo (stacio).

La Internacia flughaveno Domodedovo (ruse Международный аэропорт Домодедово) estas la plej malnova flughaveno de Moskvo. Ĝi situas en la distrikto de Domodedovo 42 km-ojn sud-sud-oriente de la centro de Moskvo. Ĝi estis plejparte renovigita kaj modernigita en 2003 kaj 2004. La kurejoj, taksivojoj kaj parkejoj estis plilarĝigitaj kaj plifirmigitaj por ke ĝi povu bonvenigi la novajn generaciojn de pezaj aviadiloj; ĝi estas la unua en Rusio kiu povas fari tion.

Internacia flughaveno Domodedovo

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio
IATA: DME ICAO: UUDD
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Domodedovo
Alteco 179 m
Geografia situo 55° 24′ 33″ N, 37° 54′ 22″ O (mapo)55.40916666666737.906111111111Koordinatoj: 55° 24′ 33″ N, 37° 54′ 22″ O (mapo)
Internacia flughaveno Domodedovo (Moskva provinco)
Internacia flughaveno Domodedovo (Moskva provinco)
DEC
Internacia flughaveno Domodedovo
Internacia flughaveno Domodedovo
Situo de Internacia flughaveno Domodedovo
Map
Internacia flughaveno Domodedovo
Kurej-angulo 14/32
Kurej-longo 3.794 m
vdr

Ĝi estas la plej granda flughaveno de Rusio laŭ nombro de pasaĝeroj kaj kargo, iom antaŭ la alia granda flughaveno de Moskvo, la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo, kun 20,430,000 pasaĝeroj en 2008.

Elektra motortrajno "Aeroexpress" ligas la flughavenon, situantan 35 kilometrojn sude de Moskvo al unu el la 9 grandaj moskvaj stacidomoj, nome la Paveleca stacidomo en 40 minutojn.

Historio redakti

Historio de Domodedovo komenciĝis en marto 1964 per flugo de Tupolev 104 al Jekaterinburg (tiam nomata Sverdlovsk). La flughaveno, ekipita por bonvenigi longdistancan internan trafikon de Sovetunio, estis oficiale inaŭgurita en majo 1965. Du paralelaj betonitaj kurejoj (14L/32R kaj 14R/32L) estis funkciigitaj 18 monatojn post la inaŭgurado de flughaveno. La 26-an de decembro 1975, flughaveno de Domodedovo estis elektita por bonvenigi la unuan komercan flugon de Tupolev 144 al Alma-Ata (hodiaŭ Almato, plej granda urbo de Kazaĥujo).

La kontrolo de flughaveno estis transigita en 1996 al East Line Group, kvankam la kurejoj restas posedaĵo de la ŝtato. Gravaj konstru-laboroj okazis por proksimigi ĝin al eŭropaj normoj. Pro problemoj en Ŝeremetjevo, kelkaj flugkompanioj, interalie British Airways, Emirates AirlinesSwiss ankaŭ translokiĝis al Domodedovo.

Bildgalerio redakti

Terora ago en la flughaveno Domodedovo (2011) redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti