Internacia flughaveno Kazan

Internacia flughaveno Kazan (ruse Международный аэропорт Казань, tatare Казан Халыкара Аэропорты) (IATA-kodo: KZN, ICAO-kodo: UWKD) estas flughaveno de rusia urbo Kazano, situanta 25 km sudoriente de la urbocentro. Ĝi estas la ĉefa flughaveno de Tartarstano kaj la dekkvina laŭ grandeco de trafiko en Rusio. Flughaveno Kazan, krom la urbo mem, servas al 3,8 milionoj da civitanoj de la regiono.

Internacia flughaveno Kazan
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio
IATA: KZN ICAO: UWKD
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Tatarstano
Tipo Civila
Mastrumanto OAO "Kazan International Airport"
Apuda urbo Kazano
Alteco 126 m
Geografia situo 55° 36′ 24″ N, 49° 16′ 54″ O (mapo)55.60666749.281667Koordinatoj: 55° 36′ 24″ N, 49° 16′ 54″ O (mapo)
Internacia flughaveno Kazan (Tatario)
Internacia flughaveno Kazan (Tatario)
DEC
Internacia flughaveno Kazan
Internacia flughaveno Kazan
Situo de Internacia flughaveno Kazan
Map
Internacia flughaveno Kazan
Kurej-angulo 11L/29R - 11R/29L
Kurej-longo 3 724 - 2 498
Retejo www.kazan.aero
vdr

Historio redakti

La 15-an de septembro 1979 la flughaveno konata kiel Kazan 2 estis kompletigita. La 28-an de septembro 1984, Kazan 1 (kiu situas ene de la urbo) estis fermita kaj Kazan 2 estis alinomita al Nacia flughaveno Kazan. La 21-an de februaro 1986 ĝi estis nomita Internacia flughaveno Kazan. Tio estis drasta anonco, ĉar la Konsilio de Ministroj de Sovetunio malofte permesis al siaj civitanoj flugi eksterlanden.

En 1991, post la disfalo de Sovetunio, regiono Tatarstano apartiĝis de Sovetia nacia flugkompanio Aeroflot, kaj kreis flugkompanion "Tatarstan". La flugkompanio ne ricevis la atenditajn rezultojn en siaj 22 jaroj de servo kaj ĝia mastruma licenco finiĝis la 31-an de decembro 2013.[1] La 26-an de oktobro 1992, Kazan ricevis sian unuan regularan internacian flugon: Kazano - Istanbulo - Kazano. La flugo estis (kaj plu estas) funkciigita fare de Turkish Airlines kaj de tiam 145 vojaĝoj jare estas faritaj al kaj de Istanbulo, farante el tiu ĉi la plej popularan internacian vojon.

Konektoj redakti

La flughaveno havas konekton per trajno kun Kazan-Passaĵirskaja, la ĉefa fervoja stacidomo de Kazano.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aeropuerto Internacional de Kazán en la hispana Vikipedio.