Internacia planlingvo

Internacia planlingvointernacia helplingvo estas planlingvo konstruita por la uzo en ĝenerala internacia komunikado. Ofte oni uzas nur la vorton planlingvo kiel mallongigon de internaciaj planlingvoj. Troveblas ankaŭ la sinonimoj "sennacia lingvo" aŭ "artefarita lingvo", sed kompare al la nocio "planlingvo", ili pli ofte provokas miskomprenojn kaj negativajn asociojn. Ankaŭ la sinonimo "konstruita lingvo" estas uzata samsence.

La plej multe parolata internacia planlingvo estas Esperanto. Kelkaj aliaj, kiel Interlingvao (Interlingua) kaj Ido, ankaŭ havas menciindan parolantaron, dum la plejmulto (99%) de la projektoj nuntempe ne havas iujn ajn parolantojn.

La unua vaste konata internacia planlingvo estis Volapuko, publikigita en 1879, kaj komence ĝi estis tre sukcesa. Sed post la apero de Esperanto en 1887 ĝia parolantaro rapide malkreskis, ĉar Esperanto ĝin anstataŭis.

Poste multaj homoj konstruis aliajn internaciajn planlingvojn, ĉar laŭ ili Esperanto ne estas perfekta. En la kazo de Ido, tio dum certa tempo kaŭzis etan skismon de la Esperanto‑movado, sed fine Esperanto restis la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, proksimume centoble pli parolata ol la due plej disvastiĝinta.

Detlev Blanke diferencigas la kelkajn parolatajn internaciajn planlingvojn, kiuj daŭris plurajn jardekojn kaj publikis gazetaron (malpli ol dek lingvoj), disde la projektoj aŭ skizoj (pli ol 99 %)[1].

Listo de internaciaj helplingvoj redakti

Ĉi tiu listo ekskluzivas tiel nomatajn Esperantidojn, kiel Ido. La plimulto estis skizoj aǔ projektoj. Ili neniam estis parolataj aǔ ne estas parolataj hodiaǔ.

Kritiko redakti

  • Internacia helplingvo ne havas kulturon[mankas fonto].
  • La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj[mankas fonto].
  • Ŝajnas, ke neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, pro ĉi tio novaj planlingvoj naskiĝas senĉese[mankas fonto].

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Detlev Blanke, How not to Reinvent the Wheel... The essential Scholarly Literature in Interlinguistics and Esperantology, p. 200 in Interdisciplinary Description of Complex Systems, Scientific Journal, Special Issue : The Phenomenon of Esperanto13 (2), pp.200-215, 2015, ISSN 1334-4684

Eksteraj ligiloj redakti

  • AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ ĜIS LA NUNA TEMPO: Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj, la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la « Bayerische LehrerZeitung » No. 11 kaj 12 1885.)