Internaciaj vortojinternaciismoj estas tiaj vortoj, kiuj plenumas la tri jenajn kondiĉojn:

  1. la vorto sonas aŭ skribiĝas simile en pluraj lingvoj kiuj ne estas proksime parencaj,
  2. la vorto havas la saman aŭ proksime rilatan signifon en diversaj lingvoj,
  3. la vorto havas la saman originon (etimologion).

Al ju pli da lingvoj vorto estas tiele komuna, des pli insiste oni povas nomi ĝin ’internacia’.

Origino redakti

Plej multaj internaciaj vortoj estas pruntvortoj kun komuna origino en iu pruntedona lingvo, sed heredado el antaŭe parolata lingvo ankaŭ povas esti kontribua faktoro. Kelkaj internaciaj vortoj estas novkreitaj (neologismoj) kaj povas dekomence esti intencitaj por uzado en pluraj lingvoj. Tio estas ofte la kazo ĉe nomoj de novaj medikamentoj.

Malpli granda nombro da internaciaj vortoj estas sonimitaj "onomatopeoj", kaj oni do povas konsideri ilin pruntitaj el la naturo. Ekzemploj por tiaj estas nomoj de bestoj, kiuj imitas ilian blekon, sed ankaŭ vortoj kiel [mama] kaj [papa] aŭ [tata], kiuj originas el la lalado de beboj, kun signifoj aldonitaj fare de plenkreskuloj[1]. Rimarkindas, ke Esperanto ne sekvas tiun modelon el aliaj lingvoj por nomi gepatrojn, sed havas la vortojn Paĉjo kaj Panjo - konstruitajn laŭ la fundamento anstataŭ el diraĵoj facile prononceblaj de infanetoj (kvankam ekzistas denaskaj parolantoj); Papo kaj Mamo havas iom aliajn signifojn.

La plej disvastigitaj internaciaj vortoj redakti

La plej disvastigitaj (aŭ disvastiĝintaj) internaciaj vortoj estas aŭ geografiaj aŭ nomoj de popoloj, entreprenojvarnomoj. Krom vortoj kun karaktero de propraj nomoj ekzistas nombro da pli aŭ malpli kutimaj terminoj, kiuj estas derivitaj de propraj nomoj. Tio povas esti diversaj ismoj kaj istoj, malkovraĵoj en la fakoj de medicino aŭ alia scienco, mezurunuoj (neŭtono, volto, ampero, omo, ...), rasoj kaj subspecioj de dombestoj kaj kultivitaj plantoj, mineraloj ktp. Tiaklasaj internaciaj vortoj (aŭ morfemoj) estas tipe uzataj en ĉiuj lingvoj kiuj entute havas vorton por la koncerna nocio.

Nur iomete malpli disvastiĝintaj estas vortoj kiuj signifas antaŭe nekonatajn ĥemiajn substancojn kaj krudmaterialojn (mineraloj kaj artefaritaj materialoj, ekzemple ŝtofoj, plastoj, alojoj kaj kompozitaj materialoj, naturaj kaj artefaritaj drogoj kaj ĝuaĵoj ktp.). Plej multaj el tiuj vortoj disvastiĝis el la okcidenta civilizo aŭ pere de okcidentaj lingvoj preskaŭ en ĉiujn lingvojn parolatajn ekster Ĉinio. La ĉinoj preferas kalkeojn kaj neologismojn ĉinelementajn, ĉar plej ofte malfacilas adapti pruntitajn vortojn al la strukturo de la lingvo kaj reprezenti ilin per ĉinaj skribsignoj. Senproblemaj estas nur novaj vortoj kreitaj en la japana kaj jam en tiu lingvo skribitaj per ĉinaj signoj.

Kelkaj esceptaj vortoj tiaklasaj ankaŭ trovis sian vojon en la ĉinan, ekzemple la vortoj por kafo (ĉine: 咖啡 kāfēi, ankaŭ 咖啡因 kāfēi yīn = 'kafeino') kaj ĉokolado (巧克力 qiǎokèlì). Tiuj substancoj nomiĝas proksimume tiel en preskaŭ ĉiuj lingvoj. Tiel estis almenaŭ antaŭ ol grupo kun siaspeca intereso ene de la Eŭropa Unio akceptigis leĝon kun la efiko ke ĉokolado nur rajtas esti nomata laŭ sia nomo se ĝi konformas al franc-belga recepto. Tio, kio antaŭe nomiĝis ”blokĉokolado” aŭ ”laktoĉokolado” pro tio nun vendiĝas kiel ”bloko” kaj ”lakto” en diversaj eŭropaj landoj.

La vorto kafo originis el la araba qahwa kaj ĉokolado el la azteka (navatla) ĉikolatl, formita el ĉikol ’kirlil’ (per kiu oni preparis ĉokoladan trinkaĵon) + a ’akv’ + tl ’o’[2]. Vortoj kun [i] en la unua silabo verŝajne disvastiĝis unue en Eŭropo kaj daŭre ekzistas en diversaj latinidaj dialektoj kaj lingvetoj kaj ankaŭ en la turka. Verŝajne nur poste disvastiĝis pere de la hispana la formo chocolate.

La vorton kakao la aztekoj prunteprenis de majaa lingvo, kaj ankaŭ ekzistis vorto kakaŭatl kiu signifis trinkaĵon preparitan el kakao kaj maizo.

Por novaj medikamentoj nuntempe ofte estas proponataj kaj leĝe protektita varnomo kaj ĝenerallingva nomo, ekzemple sildenafilcitrato por viagro. Estas ofta fenomeno, ke varnomo por populara produkto perdas sian statuson. Tio ekzemple okazis kun la vorto aspirino, kiu enkondukiĝis kiel varnomo de Bayer AG en 1899, sed kiu nuntempe uziĝas kiel ĝenerallingva nomo por ĉiu samspeca preparaĵo preskaŭ en la tuta mondo, ankaŭ en Ĉinio. Nur en Svedio la vorto retenis sian karakteron de varnomo. Se la fabrikanto ne gravas, la svedoj devas diri “acetylsalicylsyrepreparat”.

Jen kelkaj kromaj internaciismoj kiuj estas kutimaj en Esperanto kaj en simila formo kaj signifo en la denaskaj lingvoj de pli ol du miliardoj da homoj:

Akademio - Ananaso - Anteno - Atleto - Atomo - Bakterio - Balasto - Balono - Balkono - Bambuo - Bandaĝo - Banko - Barbaro - Baterio - Bazaro - Bebo - Benzino - Buso - Centro - Cunamo - Diktatoro - Diplomo - Direktoro - Galerio - Garaĝo - Gaso - Generatoro - Gimnastiko - Gorilo - Ĝangalo - Ĝinzo - Ĝirafo - Harmonio - Hotelo - Inspektoro - Intervjuo - Jasmeno - Jubileo - Jupo - Ĵaketo - Kablo - Kolonio - Komedio - Kopio - Koridoro - Kupono - Lako - Lampo - Licenco - Listo - Magneto - Margarino - Marmelado - Maŝino - Medalo - Mikrofono - Mikroskopo - Motoro - Noto - NombroOlimpiado - Operacio - Partio - Pedalo - Pistolo - Polikliniko - Polico - Radio - Registro - Roboto - Salato - Sandalo - Sardino - Satano - Sekcio - Sekretario - Sekundo - Signalo - Sporto - Stacio - Tabako - Taksio - Tanko - Tarifo - Teamo - Televido - Teniso - Teorio - Testo - Titolo - Traktoro - Transporto - Tomato - Tono - Tubo - Turbino - Vagono - Vizo.

Lingvaj kulturkomunumoj redakti

Plej multaj vortoj kiuj estas nomataj ”internaciaj” tamen ne estas tiom disvastiĝintaj, sed ili estas specifaj por limigita ’kulturkomunumo’ aŭ ’civilizo’. Ekzistas kvar tiaj civilizoj en la nuntempa mondo: la okcidenta, la islama, la hinda kaj la orientazia. Ĉiu el tiuj entenas pli ol miliardon da homoj, kaj ĉiu el ili posedas propran stokon da internaciaj vortoj.

La okcidenta redakti

La okcidenta civilizo havas siajn radikojn en la antikva helena civilizo kaj en kristana tradicio. La plej gravaj pruntedonaj lingvoj estis, en tempa ordo: la greka, la latina, la franca kaj la angla. Jam en la latina uziĝis multaj pruntvortoj grekdevenaj. En la franca troviĝas krom vortoj hereditaj el la latina ankaŭ multaj neologismoj kreitaj el grekaj kaj latinaj elementoj. Tiaj ”novlatinaj” vortoj ankaŭ kreiĝis de aliaj eŭropanoj, ĉefe en la sciencoj. Multaj francaj vortoj akceptiĝis de la angla dum la pasintaj ses jarcentoj. Tiuj plej ofte skribiĝas same en la angla kiel en la franca, sed estas konsiderinda diferenco inter la du lingvoj en la prononcado kaj foje ankaŭ en la signifo. Tiuj estas ”falsaj amikoj” por tiuj, kiuj lernas la alian lingvon. Pruntvortoj el la franca pli poste ankaŭ grandkvante disvastiĝis en la kontinenteŭropajn lingvojn, orienten foje pere de la germana kaj pli foren pere de la rusa. En tiuj kazoj, la prononco ne tiom diferencas de tiu en la franca. Dum la 20a jarcento, la angla iĝis la ĉefa fonto kaj perilo de internaciaj vortoj, kaj pruntaĵoj el la angla ankaŭ akceptiĝis de multaj neokcidentaj lingvoj. Tie tamen pruntiĝas, kun malmultaj esceptoj, nur la parolataj formoj, dum anglaj vortoj pli similas al tiuj en la ceteraj okcidentaj lingvoj en sia skriba formo.

La islama redakti

La islama civilizo estas forte ligata al islamo, kiu ne nur proponas kredsistemon sed ankaŭ socian ordon. La sankta libro de la islamanoj, la Korano, estas verkita en la araba kaj kutimas esti recitata en tiu lingvo ankaŭ fare de kredantoj kies lingvo estas alia. Laŭ tiu vojo kaj pere de islamanaj regnoj kaj la longdistanca aktivado de arabaj komercistoj disvastiĝis vortoj arabdevenaj tra la tuta kulturkomunumo. Poste ankaŭ la persa kontribuis grave kiel fonto kaj peranto de pruntvortoj, ĉefe pro ĝia kvincentjardaŭra oficiala kaj prestiĝa statuso en norda Hindio. Laŭ lingva vidpunkto, la norda duono de Hindio (Pakistano, norda Barato, Bangladeŝo) apartenas kaj al la islama kaj al la hinda kulturkomunumo. La araba alfabeto antaŭe estis uzata tra la tuta islama kulturkomunumo, sed nuntempe pluraj el la lingvoj islamcivilizaj (turka, svahila, malaja/indonezia) skribiĝas per la latina alfabeto. La araba estas ŝemida lingvo, kaj ĝia vortprovizo iom similas al tiu de la ŝemidaj lingvoj uzitaj de la antikvaj civilizoj de Mezopotamio kaj Levantenio (akada, aramea, hebrea, k.a.). En la araba ankaŭ troviĝas kelkaj pruntaĵoj el la greka kaj latina. Ekzistas certaj komunaĵoj inter la islama kaj la okcidenta civilizo pro la fakto ke la kristanismo same kiel la islamo havas siajn radikojn en la Abrahama religia tradicio.

Ekzemplaj vortoj el tiu civilizo:

Arabe, perse, urdue دنيا [dunja:] 'mondo', similsone en la hindarjaj lingvoj hindia, panĝaba, guĝarata, marata, bengala kaj aliaj; malaje/indonezie kaj svahile dunia, haŭse duniya, turke dünya, ktp.

Arabe, perse, urdue فلان [fula:n] (la unua vokalo, neskribita, povas varii) 'iu certa kies nomon mi ne konas', ankaŭ 'ajnulo', similsone en la menciitaj hindarjaj lingvoj, ankaŭ en la telugua lingvo; malaje/indonezie fulan, polan, svahile fulani, turke falan, hispane kaj portugale fulano. Kvankam en tiuj iberaij lingvoj ja ekzistas multaj antikvaj pruntaĵoj el la araba, nur malmultaj el tiuj retroviĝas en aliregionaj lingvoj.

Arabe, perse, urdue كتاب [kita:b] 'libro', similsone en la menciitaj hindarjaj lingvoj; malaje/indonezie kitab (specife 'sankta libro'), svahile kitabu (specife 'arabalfabeta libro'), turke kitap, ktp. Tiu vorto estas derivaĵo de la araba radiko k-t-b 'skribi'. Alia derivaĵo de la sama radiko, maktab kun la prefikso ma- kiu indikas ejon, ankaŭ retroviĝas en tiuj lingvoj, sed ĝi estas uzata en pli specifa senco kiu malsamas inter la lingvoj, ekz. en tiu de 'oficejo' aŭ 'biblioteko' aŭ 'lernejo'. Tie do ankaŭ ekzistas la problemo de falsaj amikoj.

Arabe, perse, urdue سفر [safar] 'vojaĝo', similsone en la menciitaj hindarjaj lingvoj], svahile safari, turke sefer. En la specifa senco 'vojaĝo por observi sovaĝajn bestojn', tiu vorto disvasitiĝis el la svahila en la okcidentajn lingvojn kaj ankaŭ en la japanan, korean kaj malajan/indonezian. La derivaĵo [musa:fir] 'vojaĝanto' ankaŭ estas konata en la islamcivilizaj lingvoj.

La hinda redakti

La hinda civilizo etendiĝas tra la Hinda subkontinento kaj la plejparto de Sudorienta Azio, kaj en ĝi estiĝis hinduismo kaj budhismo. La klasika pruntedona lingvo de tiu civilizo estis kaj daŭre estas la sanskrita. Laŭlingve, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo apartenas al la hinda kulturkomunumo, dum Vjetnamo apartenas al la orientazia. Ankaŭ la sudorientazia insularo (Indonezio) apartenis al la hinda civilizo antaŭ ol islamo disvastiĝis tie. Pro tio ekzistas en la lingvoj de Indonezio krom novaj okcidentaj pruntaĵoj (peritaj de la nederlanda) kaj iom pli malnovaj pruntaĵoj arabdevenaj ankaŭ konsiderinda nombro da tre malnovaj pruntvortoj sanskritdevenaj, ekzemple dewa ’dio, diulo’ kaj manusia ’homo’. Tiuj vortoj ankaŭ ilustras la interligon inter la hinda kaj la okcidenta kulturkomunumoj, kiu fontas el la fakto ke la sanskrita estis hindeŭropa lingvo, same kiel la ĉefaj antikvaj kaj modernaj lingvoj de Eŭropo. La sanskrita vorto deva estas parenca al la samsignifa latina vorto deus, kaj la sanskrita vorto manuʂya ’homo’ estas parenca al la ĝermanaj vortoj samsignifaj (germane Mensch, nederlande mens, svede människa). En Barato oni proponis multajn vortojn novkreitajn el sanskritaj elementoj, sed malmultaj el tiuj ekuziĝis en la praktiko, ĉar oni uzas la anglan en la instruado escepte nur de la baza nivelo. La lingvoj de Hindio ankaŭ ne multe uziĝas en la TTT, verŝajne ĉar plej multaj komputiloj en tiu regiono estas ekipitaj per latinlitera klavaro, kiu ne taŭgas por skribi en loka lingvo. Por tiuj ekzistas granda nombro da diversaj alfabetoj kies baza strukturo tamen estas simila.

La orientazia redakti

En la orientaziaĉina civilizo, la ĉina lingvo ĉiam superregis, kaj pruntaĵoj el ĝi tre multas en la korea, japana kaj vjetnama. La plejparto de la japana vortprovizo originis el la ĉina, kaj oni povas distingi inter tri historiaj periodoj dum kiuj pruntaĵoj el la ĉina eniris la japanan amase laŭ malsamaj vojoj. Ofte estas malfacile rekoni tiujn vortojn en sia parola formo, ĉar ĉinaj vortoj ofte estas unusilabaj kaj ilia prononcado ŝanĝigis dumtempe kaj ankaŭ ĉar ĉinaj parolsonoj kaj paroltonoj ne ĉiam havas proksiman ekvivalenton en la aliaj lingvoj. Ankaŭ por parolantoj de malsamaj ĉinaj dialektoj, precipe sudĉinaj, ofte estas malfacile kompreni unu la alian. La lingva komuneco anstataŭe ĉefe montriĝas en la ĉina skribo, kiu montras la signifon de la vortoj kaj ne ilian sonon (aŭ nur malprecize). La ĉina skribo estis antaŭe uzata en la tuta kulturkomunumo, kaj en ia grado daŭre estas tiel, kvankam la korea jam delonge havas sian propran skribsistemon, kaj kristanaj misiistoj enkondukis la latinan alfabeton por skribi la vjetnaman. Dum la 20a jarcento, la japana kaj la korea amase akceptis pruntaĵojn el diversaj okcidentaj lingvoj, ĉefe el la uson-angla. Io simila ne okazis kun la ĉina kaj vjetnama lingvoj.

Referencoj redakti

  1. Roman Jakobson (1960) “Why ‘Mama’ and ‘Papa’?” Perspectives in Psychological Theory: Essays in Honor of Heinz Werner, ed. by B. Kaplan and S. Wagner, 124-134. New York: International Universities Press. Reprinted in Selected Writings of Roman Jakobson, vol 1 (1962), 538–545.
  2. Karen Dakin, Søren Wichmann (2000) “CACAO AND CHOCOLATE A Uto-Aztecan perspective“ Ancient Mesoamerica, 11, 55–75.

Literaturo redakti

  • Peter Braun, Burkhard Schaeder, Johannes Volmert (eds.): Internationalismen II. Studien zur interlingualen Lexikologie und Lexikographie (Reihe Germanistische Linguistik. Band 246), Tübingen: Niemeyer 2003, ISBN 3-484-31246-7.

Eksteraj ligiloj redakti