Internaciaj rilatoj

studado pri la rilatoj inter du aŭ pli ŝtatoj

Internaciaj rilatoj estas parto de politikscienco kaj okupiĝas pri la rilatoj inter diversaj ŝtatoj.

NATO-kunveno en 2002.

En internaciaj rilatoj estas tri aspektoj: la interŝtata, la transnacia kaj la sistema. Hodiaŭe, la internaciaj rilatoj havas kiel teoriajn objektojn la studojn pri konflikto kaj paco, la analizon pri eksteraj politikoj, la internacian organizadon kaj la internacian juron. Speciale la teorio pri internaciaj rilatoj studas grupon de aferoj rilate al milito kiel devoj, suvereneco kaj rajtoj. Krom ĝeneralajn studcelojn, teorio pri internaciaj rilatoj havas regionajn detaligojn pri specifaj ŝtatoj aŭ grupoj de ŝtatoj. La teorio pri internaciaj rilatoj ankaŭ rigardas aferojn kiel ideologion, juron, ekonomikon kaj militpovon. Ekzemploj de specifaj aferoj analizataj de la teorio de internaciaj rilatoj estas: uzo de l' maro, politiko pri ekologio, politika agado de virinoj, rilatoj inter ŝtatoj de la Tria Mondo, internacia komunikiloj, ktp.

Skoloj redakti

Estas multaj skoloj pri internaciaj rilatoj, kiel konstruismo, internaciismo, instituciismo, marksismo, ktp, sed du skoloj dominas: realpolitikismo kaj liberalismo.

Realpolitiko (el la germana Realpolitik) estas termo kreita de Otto von Bismarck por priskribi la balancon de povoj inter la monarkoj, proponita de Metternich en la Viena kongreso. Tiu teorio kaŭzas arman konkuradon kaj periferiajn militojn. La reĝpolitiko estis unu el kaŭzoj de la Unua mondmilito, la Malvarma milito ankaŭ povas esti rigardata kiel apliko de realpolitiko.

Realpolitiko kredas ke la internaciaj rilatoj estas ĥaosaj laŭ la senco en kiu ne estas aŭtoritato super la ŝtatoj kiu kapablus reguli iliajn rilatojn. La ŝtatoj devas aranĝi siajn interrilatojn de si mem. Tio ankaŭ signifas ke la ŝtatoj estas la ĉefaj agantoj de internaciaj rilatoj, ne la ne-registaraj organizoj, multnaciaj firmaoj, internaciaj organoj, ktp. Laŭ realpolitiko, ĉiuj ŝtatoj devas serĉi siajn proprajn interesojn kaj ilia unua zorgo estu ilia propra sekureco. Realpolitiko diras ke la forto estas la nura mezurilo inter la ŝtatoj, kiuj serĉante sekurecon bezonas grandajn rekursojn. La povo de ŝtato estas determinata de ĝiaj militaj kaj ekonomiaj eblecoj, pro tio la ŝtatoj estas nepre agresemaj. Kiel oni vidas, la Doktrino de Bush sekvas la postulojn de tiu teorio.

Liberalismo pensas ke la agoj kaj kapabloj de ŝtato dependas de ĝiaj kulturo, ekonomia sistemo aŭ tipo de registaro. Liberismo kredas en influo de ekonomiaj kaj politikaj neŝtataj fortoj, kiel la internaciaj firmaoj kaj multnaciaj ne-registraraj organizoj kiel efikaj en esencaj internaciaj rilatoj.

Vidu ankaŭ redakti