Internationale Bachakademie Stuttgart

Internationale Bachakademie Stuttgart estas fondaĵo kun proksimume 20 kunlaborantoj kaj rezidejo en Stutgarto, kiu okazigas koncertojn kaj kursojn tutmonde.

Internationale Bachakademie Stuttgart
fondaĵo
Komenco 1981 vd
Geografia situo 48° 46′ 8″ N, 9° 9′ 45″ O (mapo)48.768989.16247Koordinatoj: 48° 46′ 8″ N, 9° 9′ 45″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Stutgarto
Adreso Hasenbergsteige 3, 70178 Stuttgart
Internationale Bachakademie Stuttgart (Germanio)
Internationale Bachakademie Stuttgart (Germanio)
DEC
Internationale Bachakademie Stuttgart
Internationale Bachakademie Stuttgart
Map
Internationale Bachakademie Stuttgart
Fondinto(j) Helmuth Rilling vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo German foundation under civil law
vdr

Celo redakti

Koncertoj, instruado kaj esploro direktu la rigardon sur vivon kaj verkaron de Johann Sebastian Bachs, sed ankaŭ sur liajn radikojn kaj lian postefikon. Tiucele la fondaĵo mendas komponaĵojn, por pluvivigi la muzikon de Bach ankaŭ en la nuntempa muziko.

Pezocentro de la fondaĵa agado estas la okazigo de pluraj koncertserioj, inter ili la ankaŭ transregione disradia, ĉiujare okazanta Muzikfestivalo je Stutgarto (ĝis 2008 sub la nomo „Eŭropa Muzikfestivalo je Stutgarto“). Krome la fondaĵo estas subtenanto de renomaj ensembloj (Gächinger Kantorei Stuttgart, Bach-Collegium Stuttgart) kaj sin dediĉas al la instruado de muziko interalie per okazigo de majstrokursoj, kongresoj kaj konversacio-koncertoj.

Historio redakti

Fondinto de Internationale Bachakademie Stuttgart estis en la jaro 1981 Helmuth Rilling, kiu ĝis nun (stato junion 2009) estras la akademion. La multjaran intendanton Andreas Keller sekvis en 2008 Christian Lorenz. Kvaronon de la fondaĵo-etato (2009: preskaŭ 6 milionojn da Eŭroj) financas la urbo Stutgarto kaj lando Baden-Virtembergo), la reston propraj enspezoj, subvencioj de subtenanto-asocio kun pli ol 1.600 membroj kaj mondonacoj de entreprenoj.[1]

La tutmonda kunlaborado etendiĝas ekde Oregon Bach Festival en Eugene (Oregon) trans la Bach-akademioj en Sudameriko (Karakaso/Venezuelo, Bonaero/Argentino), Japanujo (Tokio, Osako kaj Sendai), Orienteŭropo (Budapeŝto, Kluĵo, Krakovo, Krasnojarsk, Moskvo, Prago, Rigo, Talino) kaj Grekujo (Ateno) ĝis multjara kunlaboro kun la Israela Filharmonia Orkestro.

Sonregistraĵoj redakti

Kiel „Edition Bachakademie“ por la Bach-jaro 2000 aperis la kompletregistraĵo de ĉiuj verkoj de Bach sur 172 diskoj ĉe Hänssler. La artan direktadon havis Helmuth Rilling.

Referencoj redakti

  1. Kurzbeschreibung der Int. Bachakademie, Stand Juni 2009. Arkivita el la originalo je 2009-08-16. Alirita 2011-01-21.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Internationale Bachakademie Stuttgart » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3390018 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)