Interpretata programlingvo

Interpretata programlingvo estas programlingvo, kiun oni kutime realigas per interpretilo (kontraste al la programlingvoj tradukataj, realigataj per tradukilo).

Ekzemploj pri programlingvoj interpretataj estas Basic, Bash, Perl, Pitono, Ĝavaskripto.