Interpulso (an.: Off-Beat for de la pulso) estas en la muziko la pozicioj inter la taktotempoj de mezuro kaj ĉefe la akcentado de ĉi tiuj taktotempoj.

La kontinuan pulson supertavoligas melodiaj akcentoj sur la interpulsoj (do „antaŭ“ kaj „malantaŭ“ la pulso). La subdividoj de la ritma krado, generitaj de la interpulso rezultigas supertavoligitajn plurritmajn frazojn. En 4/4-takto oni figuras la interpulson per okonaj notoj (1 + 2 + 3 + 4 +). Kutime la fakvorto "interpulso" ne nur signifas momenton inter du pulsoj, sed akcentata tono sur tia interpulsa tempo. Tiaj akcentoj inter la pulsoj ofte efikas kiel antaŭaj tonoj, do kiel anticipado de poste (sur forta taktotempo) atenditaj akcentoj.

Laŭ Joachim-Ernst Berendt interpulsaj akcentoj vekas ĉe aŭskultanto la bezonon de ritma moviĝo, ĉar la subkonscio volas ligi ambaŭ per movo dekde la antaŭita akcento al neakcentata pulso, por tiamaniere "kuraci" la disfaladon de pulso kaj akcento. Tio volas diri, ke la interpulso - kontraŭa al la taktoskemo - staras en tensiorilato al interpulso konfirmanta la taktoskemon. Al ĉi tiu tensiorilato fontas resp. korespondas muzike sentata tensio je la aŭskultanto, sur kiu ĝi efikas animstimule. Devus esti sendispute, ke interpulsoj efikas vigligaj.

La interpulso devena el afrika muziktradicio origine estis observata en la nigrula muziko de norda Ameriko, do en ĵazo kaj ties antaŭuloj. Jen ĝi ankoraŭ nun estas eco supreniĝinta al ĝenerala stilrimedo.

En popolscienca fakvortaro interpulso signifas ĉiujn frapojn sur la pulso, kiuj ne kunfalas kun la ĉefakcento. Se en peco kum kvarpulso la ĉefakcento venas ĉiun kvaran taktotempon, la aliaj tri taktotempoj estas interpulsoj. En la plua sinsekvo oni uzas la vorton por momentoj, kiuj ne plu staras sur la pulsoj, sed intere.

El la ĵazo la interpulso transiris en aliajn popularajn muzikstilojn. Tipaj estas interpulsoj krome por skao kaj regeo same kiel praa punko, aperas tamen intertempe en ĉiu speco de popularmuziko. En eŭropa artmuziko interpulso fakte estas nekonata. Jen oni nomas similan fenomenon prefere sinkopo aŭ sinkopa ritmo.

Oni ne intermiksu sinkopon kun interpulso: Dum kiam interpulso iel maldensigas la pulson kaj lasas netuŝita la mezuron, sinkopo havas la tendencon de vualigo ĝis dumtempa nuligo de la metrika resp. de la taktoskemo.

Tamen diferencigo foje estas malfacila. Ĉu temas pri interpulso aŭ pri sinkopo estas jene konstatebla: kontraste al sinkopo interpulso ne ŝanĝas sian efikon, se oni ŝanĝas ritmon el „rektaj“ okonaj notoj en lamantan ritmon (aŭ inverse).

Vidu ankaŭ redakti