Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo

interregistara scienca organizaĵo

Interregistara Spertularo pri Klimata ŜanĝiĝoISKŜ (angle Intergovernmental Panel on Climate Change pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo aŭ IPCC) estas scienca organizaĵo taskita pri la taksado de la riskoj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzita de la homaro. Ĝi estis kreita en 1988 de du asocioj de la Unuiĝintaj Nacioj: la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO). La ĉefa tasko de la spertuloj estas taksi la riskojn de la klimatoŝanĝiĝo kaj kolekti strategiojn por malhelpi ĝin. La sidejo de ISKŜ troviĝas en Ĝenevo.

Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo
emblemo
organization established by the United Nations • interregistara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo
Komenco 1988 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Fondinto(j) Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vd
Ĉefestro(j) Hoesung Lee • Ismail El Gizouli • Rajendra K. Pachauri • Robert T. Watson • Bert Bolin • James Skea vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto

En 2007 la organizaĵo, kune kun la eksa usona vicprezidento, Al Gore, ricevis la Nobel-premion pri paco.

Funkciado redakti

ISKŜ estas malferma al ĉiu membrolando de la du fondintaj organizaĵoj kaj kunigas centon da fakuloj el la tuta mondo, el universitatoj, esplorlaboratorioj, entreprenoj, asocioj medipotektaj kaj aliaj organizaĵoj. ISKŜ estas do asocio de landoj: ĝiaj anoj estas nacioj.

Kunsidantoj estas delegitoj de siaj propraj registaroj kaj ilia mandato estas "ekspertizi la sciencajn, teknikajn kaj sociekonomiajn informojn pri risko de klimatŝanĝiĝo pro homa agado.

Ekde sia fondiĝo ISKŜ verkis serion de raportoj, kiuj referenciĝis kaj estas pli kaj pli uzataj de decidantoj, sciencistoj, studentoj kaj aliaj fakuloj. Tiuj raportoj influas la mediprotektan politikon de multaj registaroj.

Taskoj redakti

ISKŜ estas organizaĵo ne por esplora, sed ekspertiza, kies tasko estas sintezi esplorlaborojn tutmondajn.

Pli precize la taskoj de ISKŜ estas:

Organizo redakti

ISKŜ konsistas el tri laborgrupoj:

  • grupo 1 pristudas la fizikajn kaj ekologiajn principojn de la klimatŝanĝiĝo
  • grupo 2 pristudas la efikojn, la malfortaĵojn kaj la adaptiĝon al klimatŝanĝiĝo
  • grupo 3 pristudas la rimedojn por malpligrandigi la klimatŝanĝiĝon

Ekzistas ankaŭ speciala skipo por naciaj inventaroj pri gasoj kun forceja efiko, kiu verkis metodologiajn gvidliniojn por tiaj inventaroj.[1].

Ĉiu laborgrupo kaj la speciala skipo havas du kunprezidantojn, unu reprezentanta evoluintan landon, la alia evoluantan landon.

Budĝeto redakti

En la jaro 2005 ISKŜ elspezis 4,9 milionoj da svisaj frankoj, t.e. ĉ. 3,1 milionoj da eŭroj. De 1988 ĝis inkluzive 2005 la suma budĝeto estis 81,3 milionoj da frankoj aŭ 51,7 milionoj da eŭroj[2], meze deo 4,5 milionoj da svisaj frankoj. La elspezoj estas do pli-malpli konstantaj.

Agadoj redakti

Centoj de ISKŜ-anoj (reprezentantoj de registaroj kaj asocioj) kunvenas ĉiujare. Ĉiu membro disponas unu voĉon, nerigarde la grandecon de la lando. La kunsido starigas la kampon de ontaj raportoj kaj validas la verkitajn raportojn.

ISKŜ kunvenigas ankaŭ fakatelierojn pri diversaj demandoj rilate al klimatŝanĝiĝo.

La ĉefaj agadoj de ISKŜ estas la produktado de raportoj (taksaj raportoj kaj specialaj raportoj), metodologiaj gvidlinioj kaj teknikaj dokumentoj.

Publikaĵoj redakti

La ISKŜ publikigas periodajn informojn, kiuj povas taŭgi kiel apogo por la agado de la landoj, kiuj subskribis la traktatojn de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimatŝanĝiĝo.

Tiuj informoj estas baze konsiderataj kiel la plej fidindaj pri tiu temo, kaj estas ofte citataj en la politikaj kaj sociaj diskutoj pri tiu ĉi afero.

La panelo publikigis ses taksajn raportojn en 1990, 1995, 2001, 2007, 2014, 2021. Aldona raporto estis publikigita en 1992. Apud la plena raporto, la panelo publikigas resumon por tutmondaj politikistoj (Summary for Policymakers), kiu ĝenerale vekas atenton de amaskomunikiloj pro iliaj praktikaj konsideroj.

Taksaj raportoj redakti

Kvar tiaj raportoj de la ISKŜ aperis inter 1990 kaj 2007:

Specialaj raportoj redakti

Tiuj raportoj rilatas aŭ al taksado aŭ la preciza demando:

Metodologiaj raportoj redakti

Membroj redakti

Kritiko redakti

La tutmonda varmiĝo pri kiu okupiĝas ISKŜ koncernas multajn homojn kaj interesojn. La sekvoj de la tutmonda varmiĝo influas multajn fakojn kaj klimatprotekto postulas klopodojn, kiuj laŭ diversaj vidpunktoj estas diversnivele taksataj. La laboro de ISKŜ pri la tutmonda varmiĝo estas do rigardata kritike, kaj diversaj flankoj riproĉas aŭ maltroigon aŭ troigon.

Problemo estas la fakto, ke la fina redakto de la temresumoj politike tre observataj dependas de la granda nombro de politikistoj kaj juristoj misiitaj de la registaroj. Kritikistoj antaŭvidas la danĝeron, ke la konsilantoj kunfandiĝos kun la konsilotoj.[3] Tiel evidentiĝis rilate al la kvara taksa raporto de ISKŜ, ke iiuj registaroj (interalie Usono kaj Ĉinio) sukcesis obteni evidentan malplifortigon de la raportmalneto proponita de la sciencistoj.

Ne en scienca literaturo, sed en politikaj kaj publikaj diskutoj, ĉefe en Usono, ekzistas multaj reprezentoj de la tiel nomataj klimatkritikistoj, kiuj esprimas dubon pri la rezultoj prezentitaj de ISKŜ aŭ ĝenerale pri la teorio de klimatŝanĝiĝoj antropogenaj (kaŭzitaj de la homo). En iuj kazoj oni suspektas ilin pri pagita lobiadlaboro.[4]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti