Interreta Halo de Famo

muzeo en Usono

La Interreta Halo de Famo (angle The Internet Hall of Fame) estas internacia ĉiujara premio, lanĉita en 2012 kaj aljuĝata fare de la Interreta Societo pro atingoj en la branĉo de evoluigo de Interreto[1]. Inter honoraj membroj estas Vint Cerf («patro de Interreto»), Tim Berners-Lee (inventinto de TTT), Linus Torvalds (kreinto de Linukso), Richard Stallman (iniciatinto de la movado por libera programaro), Jimmy Wales (fondinto de Vikipedio)[2].

Interreta Halo de Famo
Internet Hall of Fame
Kondiĉoj
Aljuĝanto Interreta Societo
Tipo internacia premio
Detaloj
Stato ĉiujara
Rango(j) pioniroj, konektantoj, novigantoj
Statistikoj
Fondo 2012
Pliaj informoj
TTT-ejo www.internethalloffame.org (angle)
vdr
La unuaj membroj de la Interreta Halo de Famo (2012)

Historio redakti

En 2012 omaĝe de la 20-jariĝo de la Interreta Societo okazis lanĉo kaj la unua inaŭguro de honoraj membroj de la Interreta Halo de Famo. La 23-an de aprilo 2012 dum okazigo de konferenco Global INET de la Interreta Societo en Ĝenevo (Svislando) estis nomitaj la unuaj 33 membroj[3][4][5].

Oficiala enkonduko de novaj 32 membroj de la 2013-a jaro estis anoncita je la 3-a de aŭgusto. Komence la ceremonio estis planata en Stambulo, sed poste estis decidite pri ĝia transigo al Berlino[6].

Branĉoj redakti

La distingoj estas aljuĝataj en tri kategorioj[2]:

  • «Pioniroj» (angle Pioneers);
  • «Konektantoj» (angle Global connectors) — tiuj, kiuj helpadis konektadi al la reto loĝantojn de diversaj landoj kaj kontinentoj;
  • «Novigantoj» (angle Innovators).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. About | Internet Hall of Fame (angle). Alirita 2014-06-18.
  2. 2,0 2,1 Ричарда Столлмана и Аарона Шварца включили в Зал славы интернета (ruse). Lenta.ru (2013-06-27). Arkivita el la originalo je 2013-07-02. Alirita 2013-06-28.
  3. 2012 INTERNET HALL of FAME INDUCTEES | Internet Hall of Fame (angle) (2012). Arkivita el la originalo je 2012-12-13. Alirita 2014-06-18.
  4. Internet gets Hall of Fame, Al Gore honored (angle). CBS News (2012-04-24). Arkivita el la originalo je 2013-07-03. Alirita 2012-04-24.
  5. Ryan Singel (2012-04-23). The Internet Gets a Hall of Fame (Including Al Gore!) (angle). Wired. Arkivita el la originalo je 2013-07-04. Alirita 2012-04-28.
  6. Chenda Ngak (2013-06-26). Aaron Swartz among inductees to Internet Hall of Fame (angle). CBS News. Arkivita el la originalo je 2013-07-03. Alirita 2013-06-26.

Eksteraj ligiloj redakti