Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR

Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR – agentejo de la Komitato de Socia Memdefeno ĉe Komitato por Defendo de Laboristoj (KOR) fondiĝis la 9-an de majo 1977. Ties tasko estis registrado de ĉiuj kazoj pri rompo de homrajtoj flanke de regopovoj de la Pola Popola Respubliko, helpado al subpremitoj kaj viktimoj de la registaro. Gvidata de Zbigniew Romaszewski kaj Zofia Romaszewska ĝi dokumentis kelkcent kazojn de eksterleĝa agado de la komunistaj funkciuloj. Depost la tempo de malfondo de KOR en 1981 ĝi funkciis kiel la Interven-Buroo.

En agado de la buroo partoprenis i.a.: Lech Kaczyński, Jarosław Kaczyński, Jan Krzysztof Kelus, Jacek Kuroń, Jan Józef Lipski kaj Jan Lityński.

Vidu ankaŭ redakti