Intesto estas tuboforma parto de nutrokanalo (nomata la digesta sistemo) de post la stomako ĝis la anuso. Ĝia ĉefa tasko estas la malkombino, digesto kaj absorbo de la nutraĵoj.

Skemo de la homa stomakintesta sistemo

Ĉe la mamuloj oni distingas : maldika intesto (7 m longa ĉe homo, 40 m ĉe bovo; konsistanta el duodeno, jejuno, kaj ileo), en kiu la pankreata suko kaj galo komencas malkombini la nutraĵon, poste absorvante ilin per intestaj viloj; dika intesto (1,5 m dika ĉe homo; konsistas el cekumo, kojlo kaj rektumo). Ĉiuj tiuj intestaj partoj de mamulo kune estas nomeblaj "intestaro".

Intesta mikrobioto aŭ intesta mikroflaŭro estas la aro de bakterioj kiuj vivas en la intesto, en rilato de simbiozo kaj de tipo de kunmanĝado kaj de tipo de mutualismo. Tiu aro formas parton de la normala mikrobioto. La granda majoritato de tiuj bakterioj ne estas damaĝaj por la sano kaj multaj estas profitaj, pro kio tiu intesta mikrobioto estas grava por la sana bonfarto de la organismo.

Vidu ankaŭ redakti