Intimacy - angle, en la franca Intimité, en Esperanto "Intimeco" - estas franca-angla- germana-hispana kineja filmo el la jaro 2001. Ĝin realigis la reĝisoro Patrice Chéreau. Temas - tre resume - pri junulino kaj eksa muzikisto, kiuj en Londono rekontiĝas por amori. Post la renkonto li sekvas ŝin kaj eltrovas, ke ŝi estas aktorino en antaŭurba teatrejo, havas taksiŝoforan edzon kaj 10-jaraĝan filon. Post kiam la eksmuzikisto konatiĝas kun la edzo kaj tiu ekkomprenas pri la adulto de sia partnerino, la situacio iĝas nekontrolebla.

Intimeco
filmo
Originala titolo Intimacy
Produktadlando  Francio
 Anglio
 Germanio
 Hispanio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2001
Daŭro 117 minutoj
Kameraado Éric Gautier
Reĝisoro(j) Patrice Chéreau
Produktisto(j) Patrick Cassavetti • Jacques Hinstin
Scenaro Patrice Chéreau • Anne-Louise Trividic
Loko de rakonto Londono
Muziko de Éric Neveux
Produktinta firmao Téléma 
StudioCanal 
ARTE 
Westdeutscher Rundfunk 
Arte France Cinéma 
France 2 Cinéma 
Azor Films 
Mikado Film
Honorigoj Ora Urso • Louis Delluc Prize
IMDb
vdr

La drama filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2001 gajnis la kino-premion Ora Urso, krome la premion Arĝenta Urso por Kerry Fox en la kategorio plej bona aktorino, kaj la premion Blua Anĝelo kiel plej bona eŭropa filmo.

Eksteraj ligiloj redakti