Inuktituta brajlo estas proponita brajla alfabeto por la inuktituta lingvo, surbaze de la inuktituta silabaro. Ĝi estas vera alfabeto, malkiel la silabaro, kun apartaj literoj por la konsonantoj kaj vokaloj. Vokaloj estas skribataj antaŭ la konsonantoj, kvankam la vokaloj sekvas la konsonantojn en parolado. Ĝi estis eldonita en 2012 de Tamara Kearney, manaĝero de Braille Research and Development ĉe la Commonwealth Braille and Talking Book Cooperative. La libro ᐃᓕᐊᕐᔪᒃ ᓇᓄᕐᓗ (La orfo kaj la blanka urso) estis la unua (kaj eble nura) verko transskribita en inuktituta brajlo.

inuktituta brajlo

Tipo

alfabeto
Uzata por lingvoj inuktituta lingvo
Deveno

brajlo
 → inuktituta brajlo

brajlo
Dum nekonata - nuntempe
vdr

Ekzemplo redakti

Jen ekzempla teksto, unue en brajlo, poste en la silabaro kaj poste la transskribo.

⠕⠁⠪⠟⠘⠇⠪⠭⠘⠗⠞⠀⠕⠁⠪⠟⠕⠁⠘⠎⠪⠟⠟⠕⠞⠘⠝⠅
ᐅᖃᓕᒫᕆᑦ ᐅᖃᐅᓯᖃᖅᑐᓂᒃ
uqalimārit uqausiqaqtunit
⠘⠁⠕⠝⠕⠟⠘⠞⠞⠪⠞⠂⠀⠘⠁⠘⠇⠟⠕⠅⠘⠎⠕⠟⠘⠞⠞⠪⠞⠂
ᐃᓄᖁᑎᑦᑕ, ᐃᓕᖅᑯᓯᖁᑎᑦᑕ,
inuqutitta, iliqkusiqutitta,
⠕⠡⠪⠍⠕⠚⠞⠂⠀⠘⠁⠘⠇⠪⠞⠘⠗⠪⠚⠕⠁⠚⠕⠚⠘⠞⠞⠪⠞⠂
ᐆᒪᔪᑦ, ᐃᓕᑕᕆᔭᐅᔾᔪᑎᑦᑕ,
ūmajut, ilitarijaujjutitta,
⠘⠏⠘⠛⠪⠁⠗⠘⠝⠘⠗⠪⠇⠕⠁⠟⠪⠞⠞⠪⠞⠂
ᐱᒋᐊᕐᓂᕆᓚᐅᖅᑕᑦᑕ,
pigiarnirilauqtatta,
⠕⠝⠪⠝⠕⠋⠪⠾⠟⠘⠎⠪⠍⠘⠝⠞⠪⠞⠕⠇
ᓄᓇᕗᑖᖅᓯᒪᓂᑦᑕᓗ
nunavutāqsimanittalu
⠘⠍⠅⠪⠮⠕⠽⠪⠑⠕⠚⠘⠝⠅⠂⠀⠪⠁⠍⠪⠍⠕⠇
ᒥᒃᓵᓅᖓᔪᓂᒃ, ᐊᒻᒪᓗ
miksānūngajunik, ammalu
⠪⠁⠘⠍⠕⠎⠅⠪⠅⠝⠘⠝⠗⠘⠝⠅⠲
ᐊᒥᓱᒃᑲᓐᓂᕐᓂᒃ.
amisukkannirnik.

Eksteraj ligiloj redakti