Invado de Jugoslavio

La invado de Jugoslavio, konata ankaŭ kiel Aprila Milito[1]Operaco 25,[2] estis german-estrita atako al la Regno Jugoslavio fare de la potencoj de la Akso kiu startis la 6an de aprilo 1941 dum la Dua Mondmilito. La ordono por la invado baziĝis sur la "Führer Directive No. 25", kiun Adolf Hitler publikigis la 27an de marto 1941, post la Jugoslava puĉo.[3]

Kaptitaj Jugoslaviaj oficiroj antaŭ ilij forportoj al Germanio.
Detruita jugoslava tanko Renault NC.
Jugoslava infanterio kapitulace.

La invado komenciĝis per detruiga aeratako al Belgrado kaj al instalaĵoj de la Reĝa Jugoslava Aerforto fare de la Luftwaffe (Germana Aerforto) kaj per atakoj fare de germanaj terfortoj el la Wehrmacht el sudokcidenta Bulgario. Tiuj atakoj estis sekvitaj de germanaj entrudoj el Rumanio, Hungario kaj el aneksita Aŭstrio. Italaj fortoj limiĝis al aeraj kaj artileriaj atakoj ĝis la 11a de aprilo, kiam la Italia armeo atakis al Ljubljano (en nuntempa Slovenio) kaj tra Istrio kaj la regiono Lika kaj suden laŭ la marbordo de Dalmatio. Samtage, Hungaraj fortoj eniris en jugoslavaj areoj de Baĉka kaj Baranja, sed same kiel la italoj ili praktike ne frontis rezistadon. Jugoslava atako en la nordaj partoj de la Itala protektorato de Albanio trafis dekomencan sukceson, sed ĝi estis neutila pro la falo de la cetero de la jugoslavaj fortoj.

Fakuloj proponis kelkajn teoriojn por la subita falo de la Reĝa Jugoslava Armeo, kiel malbona trejnado kaj ekipaĵaro, generaloj pretaj sekurigi rapidan ĉeson de batalado, kaj granda kroata naciisma kvina kolono. La invado finis kiam oni subskribis batalpaŭzon la 17an de aprilo 1941, baze sur senkondiĉa kapitulaco de la jugoslava armeo, kiu ekvalidiĝis tagmeze la 18an de aprilo. Jugoslavio estis poste okupita kaj dispartigita fare de la potencoj de la Akso. Kelkaj areoj de Jugoslavio estis aneksitaj fare de najbaraj landoj aliancitaj al Akso, kelkaj areoj restis okupitaj, kaj en aliaj areoj estis kreitaj pupoŝtatoj favoraj al la Akso, kiel la Sendependa ŝtato Kroatio (en serb-kroata: Nezavisna Država Hrvatska, aŭ NDH) dum la invado de la 10a de aprilo. Kun la Itala invado de Grekio de la 28a de oktobro 1940, kaj la German-estrita invado de Grekio (Operaco Marita) kaj la invado de Kreto (Operaco Merkur), la invado de Jugoslavio estis parto de la Germana Balkana kampanjo (en germana: Balkanfeldzug).

Notoj redakti

  1. En slovena: Aprilska vojna, en serba: Априлски рат, Aprilski rat (Redžić 2005, p. 9.), en kroata: Travanjski rat
  2. En germana: Unternehmen 25 (Vogel 2006, p. 526, n. 158.), aŭ Projekto 25 (Chant 1986, p. 196.)
  3. Tomasevich 1975, p. 55.

Bibliografio redakti

  • Redžić, Enver (2005). Bosnia and Herzegovina in the Second World War. Abingdon: Frank Cass. ISBN 0-7146-5625-9.
  • Tomasevich, Jozo (1975). War and Revolution in Yugoslavia, 1941–1945: The Chetniks. Stanford: Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-0857-9.
  • Vogel, Detlef (2006). "German Intervention in the Balkans". Germany and the Second World War, Volume III: The Mediterranean, South-East Europe, and North Africa, 1939–1941. Oxford: Oxford University Press. pp. 449–556.
  • Chant, Christopher (1986). The Encyclopedia of Codenames of World War II. Londono: eldonejo Routledge.