Inventaro estas detala etato, en kiu estas sinsekve enskribitaj ĉiuj objektoj, varoj, valoroj, apartenantaj al iu persono, societo, firmao. Oni starigas inventaron (inventaras) plej ofte ĉe fino de la financa jaro, por ke la inventaro subtenu la jarfinan bilancon.

La landaj leĝoj plej ofte preskribas starigon de la inventaro (inventaradon) en kadro de la librotenado ĉe fondo, malfondo de la entrepreno kaj ĉe fino de ĉiu financa jaro.

La bilanco entenas la rimedojn (ilojn) kaj fontojn (financajn rimedojn) je difinita tempopunkto, ankaŭ en valoro kaj ankaŭ en kvanto. Ĝi subtenas la bilancon.

La inventarado (starigo de la inventaro) okazas - depende de objekto de celitaj rimedoj - per fizika kontrolado, nombrado (objektaj rimedoj kaj stokoj) aŭ per komparo de la dokumentoj, pruv-atestiloj (ekzemple pri debetoj, pri programoj).