Inventoj en mezepoka Islamo

listartikolo en Vikimedio

Nombraj inventoj estis faritaj en la mezepoka islama mondo, geopolitika regiono kiu je diversaj epokoj etendiĝis el Hispanio kaj Afriko en la okcidento al Afganio kaj la Hinda subkontinento oriente.[1] La inventoj listitaj sube estis disvolvigitaj dum la mezepoka islama mondo, kiu kovras periodon el la komenca kaliflando al la posta Otomana, Safavida kaj Mogola imperioj.[2] Partikulare, la majoritato de inventoj ĉi tie datas el la Islama Orepoko, kiu estas tradicie datita el la 8a al la 13a jarcentoj.[3][4] Dum tiu periodo, artistoj, inĝenieroj, fakuloj, poetoj, filozofoj, geografoj kaj komercistoj en la Islama mondo kontribuis al la agrikulturo, la artoj, ekonomiko, industrio, islama juro, literaturo, navigado, filozofio, sciencoj, sociologio, kaj teknologio, kaj konservante la fruan Grek-romiajn filozofion, inventojn kaj malkovrojn, kaj poste aldonante inventojn kaj plinovigojn de si mem.[5]

La interno de Alhambra en Hispanio estas dekoraciita per arabeskaj desegnoj.

Manĝoproduktado redakti

  • Pontomuelilo: La pontomuelilo estis unika tipo de akvomuelilo kiu estis konstruita kiel parto de la superstrukturo de ponto. La plej antikva registro de pontomuelilo estis el Kordovo (Hispanio) en la 12a jarcento.[6]
  • Vertikal-aksa ventomuelilo: Malgranda ventorado funkcianta aparaton estis priskribita tiom frue kiom ĉe la 1a jarcento fare de Herono de Aleksandrio.[7][8] La unuaj vertikal-aksaj ventomueliloj estis eventuale konstruitaj en Sistan, Persio, priskribitaj de islamaj geografoj. Tiuj ventomueliloj havis longajn vertikalajn transsendaksojn kun ortangulaj bordoj.[9] Ili povis esti konstruitaj tiom frue kiom je la tempo de la dua Raŝiduna kalifo Umar (634-644), kvankam kelkaj argumentas ke tiu rakonto povas esti aldonaĵo de la 10-a jarcento.[10] Faritaj el ses al dekdu veloj kovritaj de junkaj matoj aŭ tolmaterialo, tiuj ventomueliloj estis uzitaj por mueli grenon kaj suprenigi akvon, kaj uzitaj en la manĝomuela kaj sukerkana industrioj.[11] Horizontal-aksaj ventomueliloj de la tipo ĝenerale uzataj nuntempe, tamen, estis disvolvigitaj en Nordokcidenta Eŭropo en la 1180-aj jaroj.[7][8]

Kuraciloj kaj medicino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medicino en la mezepoka Islama mondo.
  • Hidrarga klorido (iam korozia sublimato): uzita por seninfektigi vundojn.[12]
 
Fumante nargileon.
  • Nargileoakvopipo: laŭ Cyril Elgood (PP. 41, 110), la kuracisto Irfan Ŝaiĥ, en la kortego de la Mogola imperiestro Akbar la 1-a (1542- 1605) inventis la nargileon aŭ akvopipon uzita ĉefe plej ofte por fumi tabakon.[13][14][15][16]
 
Ŝajne en Jemeno komencis la trinkado de kafo.
 
La manuskripto de Al-Kindi de la 9-a jarcento Manuskripto pri deĉifrado de kriptografiaj mesaĝoj estis la unua libro pri kriptanalizo kaj frekvencanalizo.
  • Kafo: la plej kredebla pruvo de trinkado de kafo aŭ eĉ de kono de kafarboj aperas en la mezo de la 15a jarcento, en la Sufiismaj monaĥejoj de Jemeno en suda Arabio.[17][18] Estis en Jemeno kie kafosemoj estis unuafoje rostitaj kaj kuiritaj kiel ili estas nuntempe. El Moka, kafo disvastiĝis al Egiptio kaj Nordafriko,[19] kaj ĉirkaŭ la 16a jarcento, ĝi estis atinginta la ceteron de Mezoriento, Persio kaj Turkio. El la Islama mondo, kafotrinkado etendiĝis al Italio, poste al la cetero de Eŭropo, kaj kafoplantoj estis transportitaj de nederlandanoj al Sudorienta Azio kaj de tie al Ameriko.[20]

Milito redakti

  • Armemuziko: armemuziko havas siajn originojn en la Otomana armeo, plenumita de Janiĉaroj ekde la 16a jarcento.[21]
  • Hibrida ĵetmaŝino: la termino Al-Ghadban (La furiulo) estis aplikita al la hibrida ĵetmaŝino, kvankam la uzado de la termino ne estis solida kaj ĝi povus esti prenita en pli larĝa signifo.[22]
  • Komencaj torpedoj: manuskripto de la siria Al-Hassan er-Rammah nome "La libro de lukto ĉevalrajda kaj kun militaparatoj" (1280) inkludas la unuan konatan desegnon por raketpelita torpedo.[23]

Muziko redakti

  • Gitaro: la moderna gitaro ŝajne disvolviĝis el la frua araba instrumento "Al-Udo." Enmetita tra mezepoka Hispanio, la gitaro estis dekomence referencata kiel guitarra morisca (maŭra gitaro) en la 12a jarcento.[24][25]
  • Liuto: kvankam antaŭ-islamaj araboj havis similajn instrumentojn, la liuto ŝajne estis inventita en la 11a jarcento, kaj disvastiĝis el Irako al aliaj areoj sub islamaj provincoj.[24][26]
  • Kuleroj kiel muzikinstrumentoj:[24][24]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bernard Lewis, What Went Wrong:
     
     "There have been many civilizations in human history, almost all of which were local, in the sense that they were defined by a region and an ethnic group. This applied to all the ancient civilizations of the Middle East—Ancient Egypt, Babylon, Persia; to the great civilizations of Asia—India, China; and to the civilizations of Pre-Columbian America. There are two exceptions: Christianity and Islam. These are two civilizations, defined by religion, in which religion is the primary defining force, not, as in India or China, a secondary aspect among others of an essentially regional and ethnically defined civilization. Here, again, another word of explanation is necessary." 
  2. Danny Yee. Islam: The Straight Path, John L. Esposito, Oxford University Press 1998. Danny Yee's Book Reviews. Alirita 2009-10-10.
  3. p. 45, Islamic & European expansion: the forging of a global order, Michael Adas, ed., Temple University Press, 1993, ISBN 1-56639-068-0.
  4. Max Weber & Islam, Toby E. Huff kaj Wolfgang Schluchter, eld., Transaction Publishers, 1999, ISBN 1-56000-400-2, p. 53
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-26. Alirita 2016-11-17.
  6. Lucas, Adam (2006), Wind, Water, Work: Ancient and Medieval Milling Technology, Brill Publishers, pp. 62 & 64, (ISBN 90-04-14649-0) 
  7. 7,0 7,1 Drachmann, A.G. (1961), "Heron's Windmill", Centaurus 7: 145–151. 
  8. 8,0 8,1 Dietrich Lohrmann, "Von der östlichen zur westlichen Windmühle", Archiv für Kulturgeschichte, Vol. 77, Issue 1 (1995), pp.1-30 (10f.)
  9. Ahmad Y Hassan, Donald Routledge Hill (1986). Islamic Technology: An illustrated history, p. 54. Cambridge University Press. ISBN 0-521-42239-6.
  10. Dietrich Lohrmann (1995). "Von der östlichen zur westlichen Windmühle", Archiv für Kulturgeschichte 77 (1), p. 1-30 (8).
  11. Donald Routledge Hill, "Mechanical Engineering in the Medieval Near East", Scientific American, Majo 1991, pp. 64-9 (cf. Donald Routledge Hill, Mechanical Engineering Arkivigite je 2007-12-25 per la retarkivo Wayback Machine)
  12. Maillard, Adam P. Fraise, Peter A. Lambert, Jean-Yves. (2007) Principles and Practice of Disinfection, Preservation and Sterilization. Oksfordo: John Wiley & Sons, p. 4. ISBN 0470755067.
  13. Razpush, Shahnaz (15a de Decembro 2000) ḠALYĀN, p. 261–265. Encyclopedia Iranica. Alirita 19a de Decembro 2012.
  14. Sivaramakrishnan, V. M.. (2001) Tobacco and Areca Nut. Hyderabad: Orient Blackswan, p. 4–5. ISBN 81-250-2013-6.
  15. Blechynden, Kathleen. (1905) Calcutta, Past and Present. Los-Anĝeleso: University of California, p. 215.
  16. Rousselet, Louis. (1875) India and Its Native Princes: Travels in Central India and in the Presidencies of Bombay and Bengal. Londono: Chapman and Hall, p. 290.
  17. Weinberg, Bennett Alan; Bennett Alan Weinberg, Bonnie K. Bealer (2001), The world of caffeine, Routledge, pp. Paĝoj 3–4, (ISBN 978-0-415-92723-9), https://books.google.com/?id=Qyz5CnOaH9oC&pg=PA3&dq=coffee+goat+ethiopia+Kaldi 
  18. Ireland, Corydon. Of the bean I sing. Harvard Gazette. Alirita 21a de Julio 2011.
  19. John K. Francis. Coffea arabica L. RUBIACEAE. Factsheet of U.S. Department of Agriculture, Forest Service. Alirita 2007-07-27.
  20. . "Suave Molecules of Mocha" -- Coffee, Chemistry, and Civilization (2005-03-07). Alirita 2007-02-03.
  21. Bowles, Edmund A. (2006), "The impact of Turkish military bands on European court festivals in the 17th and 18th centuries", Early Music (Oxford University Press) 34 (4): 533–60, doi:10.1093/em/cal103 
  22. Chevedden, Paul E. (1a de Januaro 2000). “The Invention of the Counterweight Trebuchet: A Study in Cultural Diffusion”, Dumbarton Oaks Papers 54, p. 71. doi:10.2307/1291833. “The traction trebuchet, invented by the Chinese sometime before the fourth century B.C., was partially superseded at the beginning of the eighth century by the hybrid trebuchet. This machine appears to have originated in the realms of Islam under the impetus of the Islamic conquest movements.”. 
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-15. Alirita 2016-11-17.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 Houtsma, M. Th. (1993) First Encyclopaedia of Islam: 1913-1936. BRILL, p. 987.
  25. Evans, Tom. (1977) Guitars: From the Renaissance to Rock. Paddington Press Ltd.
  26. Barbera, Henry (1998). "The Military Factor in Social Change: The State As Revolution". pp. 116–118.

Eksteraj ligiloj redakti