Inversio estas parolfiguro konsistanta el inversa ordo aŭ ŝanĝo de la kutima sintaksa ordo en la frazo aŭ parto de la teksto. Ĝi devenas rekte de simila rimedo sufiĉe uzata en la ĉiutaga parolmaniero kie logike estas akompanata de specifa intonacia manipulado. Tio ne eblas en skriba literaturo, sed la sintaksa kunteksto sufiĉas por tion klarigi. En kelkaj lingvoj, kiel en la angla, la inversio estas peza kaj apenaŭ ebla kiel figuro, en aliaj lingvoj, kiel la portugala, la inversio estas tiel ofta, ke oni devas fari fortegan inversion por kaŭzi retorikan efekton.

Kelkaj lingvoj uzas la inversion por marki frazon kiel frazdemandon (ĉu-demandon).

Ekzemploj redakti

 
 Vin vidis fumantan surstrate via patro. 
 
 Ne al glavo sangon soifanta // ĝi la homan tiras familion 
— L.L. ZamenhofLa Espero