Ion Mihai PACEPA [jon mihaj' paĉepa] (naskiĝis la 28-an de oktobro 1928, mortis la 14-an de februaro 2021) estis la plej altranga sekretserva oficiro, kiu el la socialismaj landoj elmigris dum la malvarma milito. En la lastaj jaroj li ludis gravan rolon en la prevento de la tria mondmilito.

Ion Mihai Pacepa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1928 (1928-10-28)
en Bukareŝto
Morto 14-an de februaro 2021 (2021-02-14) (92-jaraĝa)
en Nov-Ĵerzejo
Mortokialo COVID-19
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj rumanaanglacigana
Ŝtataneco RumanioUsono
Alma mater Universitato Politeknika de Bukareŝto
Okupo
Okupo ĵurnalisto • intelligence officer • publikigisto
vdr

Ĝis julio de 1978, li estis generalo de la rumana sekreta servo "Securitate" kaj samtempe konsilisto de la prezidento Nicolae Ceauşescu, vicĉefo de la eksterlanda sekreta servo, ŝtatsekretario de la rumana internafera ministerio. Li elmigris, post kiam Jimmy Carter akceptis lian azilpeton. Li poste agadis kontraŭ la Orienta Bloko, kun CIA.

Oni kondamnis lin dufoje je morto en Rumanio kaj Ceauşescu metis kapmonon je sumo de du milionoj da USD.

Oni nuligis lian mortpunon en 1999, li rericevis la generalan rangon kaj la konfiskitajn posedaĵojn en 2004. Lia libro Ruĝaj horizontoj estis voĉlege brodkastata de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero. La libro estis tradukita en plurajn lingvojn.

Vidu ankaŭ redakti