Ionoj (plurale antikve-greke Ἴωνες, íōnes, singulare antikve-greke Ἴων) estis unu el la ĉefaj malnovtempaj grekiaj gentoj. Krom ionoj al grekoj apartenis ankoraŭ aĥajoj, doroj kaj eolianoj.

Ionoj (popolo)
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Elfosaĵoj de la urbo Mileto, unu el la ĉefaj centroj de Ionio.

Ionoj prisetlis Atikon kaj Eŭbeon jam en la mikena epoko kaj ĉirkaŭ la jarmilŝanĝo de la dua al la unua jarmilo a.K. prisetlis insulojn de la Egea Maro, (krom aliaj ekzemple Ĥion kaj Samoson) kaj okcidentan bordon de Malgrand-Azio (krom aliaj ekzemple Kolofonon, Mileton kaj Efezon). Malgrandasia bordo pro tio estis nomata Ionio. Inter Ateno kaj Ionio estis en la malnova epoko specialaj ligoj, ĉar loĝantoj de Ionio deduktis tradicie sian devenon de atenanoj. Sed kiamezure atenanoj partoprenis koloniadon de malgrandasia bordo ne estas klara, kelkaj aŭtoroj (ekzemple Grant) asertas, ke rolo de atenanoj estis pligrandigita de Tucidido. Sed restas tiu fakto, ke Ateno kaj Ionio uzis komunan ionan dialekton.

Laŭ legendoj devenis ionoj el la komuna antaŭulo, heroo Iono, filo de Ksuto kaj nepo de Heleno, prapatro de ĉiuj Grekoj. Sed al atenanoj tiu ĉi malalta deveno ne estis sufiĉe bona kaj pro tio ili komencis aserti, ke Iono estis filo de Apolono.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Iónové en la ĉeĥa Vikipedio.