La entrepreno Iran Air (perse ‏ هواپیمائی جمهوری اسلامی ایران "هما") estas la ĉefa irana flugkompanio kun sidejo en Teherano kaj centra oficejo en la teherana internacia flughaveno „Imamo Ĥomejni“ (perse ‏فرودگاه بین‌المللی امام خمینی).

Iran Air
flugkompaniopublika kompanio vd
Dum 1961 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Teherano
Lando Irano
Estr(ar)o Alireza Borkhor
Posedata de Irano vd
filiaj kompanioj Iran Airtour vd
Posedataj kompanioj Iran Airtour • Homa F.C. vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Iran Air
IATA
IR
ICAO
IRA
Voksigno
IRANAIR
Fondita en 1946 respektive (je nuna nomo) en 1962
Programo por oftaj flugantoj SkyGift
Aviadilaro 64
Cellokoj 60 en 28 ŝtatoj
Ĉefsidejo Teherano (Irano)
Ĉefuloj Farhad Parvareŝ
Retejo: www.iranair.com
vdr

La kompanio laŭ la stato de januaro 2011 disponas pri 64 regulaj pasaĝeraj aviadiloj kaj ofertas flugojn al 60 flughavenoj - 25 en kaj 35 ekster Irano (al sume 27 pliaj ŝtatoj). La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon IR; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas IRA.

La emblemo de la flugkompanio cetere estas "Homa", birdo el la persa mitologio, kiu laŭtradicie donacas feliĉon kaj ĝojon. Laŭ la birda nomo, la pli luksa pasaĝera klaso de la flugkompanio nomatas "Homa-Class".

Eksteraj ligiloj redakti