La IrgunoIrgun (en hebrea ארגון, mallongigo de Ha-Irgun Ha-Cva'i Ha-Le'umi Be-Erec Jisra'el, הארגון הצבאי הלאומי בארץ ישראל, "Nacia Militorganizo en la Tero de Israelo"), populare konata kiel Etzel [ecel] (en hebrea אצ"ל), akronimo de ties inicialoj en hebrea Irgun Cva'i Le'umi (en hebrea ארגון צבאי לאומי), estis paramilitista cionista organizo kiu funkciis dum la Brita mandato Palestino, inter la jaroj 1931 kaj 1948. Ĝi establis kiel armea derivaĵo de la Haganah (ההגנה - «La Defendo»). Pro tialoj de sekreto, la personoj referencis al Irguno, dum tiu tempo, kiel Haganah Bet (הגנה ב en hebrea laŭvorte «Defendo "B"» aŭ «Dua Defendo»), Ha-Haganah Ha-Le'umit (ההגנה הלאומית) aŭ Ha-Ma'amad (המעמד).

Irgun
emblemo
kvazaŭmilitistaro • terorisma organizaĵo
Komenco 1931 vd
Fino 28-a de septembro 1948 vd
Poste Defendaj Fortoj de Israelo vd
Lando(j) Jiŝuv vd
Ideologio

Revisionist Zionism • naciismo

Fondinto(j) Avraham Tehomi vd
Posedatoj Herut • Kol Tsion HaLokhemet vd
vdr
Irguno, Nacia Militorganizo en la Tero de Israelo
Ha-Irgun Ha-Cva'i Ha-Le'umi Be-Erec Jisra'el (akronime: Ecel)
Simbolo de Irguno.
kvazaŭmilitistaro • terorisma organizaĵo
Lando  Israelo
Estro Vladimir Ĵabotinskij
Fondiĝo 1931
Dissolvo 1948
Ideologio Revisionist Zionism, naciismo
vdr

La Irguno estis la armata esprimo de la ideologio de la naskiĝanta reviziema cionismo fondita de Vladimir Ĵabotinskij. Li esprimis tiun ideologion tiele "ĉiu judo havas rajton eniri en Izraelan Landon; nur aktivaj reprezalioj konvinkos la arabojn kaj la britojn, nur Juda Armita Forto garantios Israelan Ŝtaton".[1]

En la 1940-aj jaroj, la britaj aŭtoritatoj akuzis la Irgunon fiagi terorismon kontraŭ la regado de la Brita Mandato Palestino kaj ĝi estis priskribita kiel terorisma organizaĵo fare de la Angla-usona Komitato de Esplorado,[2] variaj amaskomunikiloj,[3][4][5] kaj serio de elstaraj judaj gravuloj kiaj Albert Einstein, Hannah Arendt[6] kaj aliaj,[7] kiaj Winston Churchill.[8]

La Irguno estis la antaŭaĵo de la naciisma politika partio Herut ("Libereco"), kiu kondukis al la aktuala partio Likud. La Likud estris aŭ estis parto de la majoritato de la israelaj registaroj ekde 1977.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Sharif Kanaana kaj Nihad Zitawi, "Deir Yassin," Monograph No. 4, Destroyed Palestinian Villages Documentation Project (Bir Zeit: Documentation Center of Bir Zeit University, 1987), p. 55.
  • Benny Morris, "Righteous Victims: A History of the Zionist-Arab Conflict, 1881-2001", Vintage; 1a eldono (Aŭgusto 2001)

Referencoj redakti

  1. Howard Sachar: La historio de la Ŝtato Israelo, pp. 265-266 (angle)
  2. W. Khalidi, 1971, 'From Haven to Conquest', 598; ĝisdatigita en 1987 al From Haven to Conquest: Readings in Zionism and the Palestine Problem Until 1948, Institute for Palestine Studies, ISBN 978-0-88728-155-6
  3. «Irgun Bomb Kills 11 Arabs, 2 Britons». New York Times. 30-a de decembro 1947. [1] Konsultita la 28-an de Marto 2017. «A bomb thrown by the Jewish terrorist organization Irgun Zvai Leumi from a speeding taxi today killed eleven Arabs and two British policemen and wounded at least thirty-two Arabs by the Jerusalem Damascus Gate, the same place where a similar bombing took place sixteen days ago.»
  4. «Irgun's Hand Seen in Alps Rail Blast. Polish Jew Confesses He Was Lookout for Others Who Bombed British Train.». New York Times. 16a de aŭgusto 1947. [2] Konsultita la 28an de Marto 2017. «United States authorities believed tonight they had circumstantial evidence linking the bombing of a British military train high in the Austrian Alps Tuesday night to the Zionist terrorist organization Irgun Zvai Leumi, according to preliminary investigation reports from Bad Gastein.»
  5. Menachem Begin 'backed plot to kill German Chancellor'. [3]
  6. Tom Segev, Haim Watzman. The Seventh Million. p. 33.
  7. Adam Shatz. Prophets Outcast. pp. 65-67.
  8. Martin Gilbert. Churchill and the Jews. p. 270.

Eksteraj ligiloj redakti