Irigacia ŝprucilo

Irigaciaj ŝpruciloj estas ŝpruciloj kiuj havigas irigacion al vegetalo, aŭ por distro, kiel refreŝiga sistemo, aŭ por kontrolo de aerportita polvo. La sistemo de ŝpruciloj irigacias kampojn kaj tiele ĝi estas amplekse uzata en sablecaj areoj ĉar ĝi kompensas la perdon de akvo pro foriro kaj forvaporiĝo. Irigaciaj ŝpruciloj estas metodo por aplikado de irigaciiga akvo kiu estas iel simila al la natura pluvo. Akvo estas distribuata tra sistemo de tuboj kutime funkciigita pere de pumpiloj. Ĝi estas poste ŝprucigita en la aeron pere de la ŝpruciloj kiuj rompas la akvon en malgrandaj akvogutoj kiuj falas poste surgrunden. La pumpila sistemo, ŝpruciloj kaj funkciigantaj kondiĉoj devas esti desegnitaj por ebligi uniforman aplikadon de akvo. Same oni devas atenti al la mediaj kondiĉoj, ĉefe vento, sed ankaŭ varmo, ĉu tage aŭ nokte, ĝenado al preterpasantoj ĉu personoj aŭ animaloj ktp.; ekzemple oni ne funkciigas la ŝprucilojn de stadiono dum futbala matĉo.

Kapo de frapa ŝprucilo funkcianta.

Tipoj redakti

Industriaj redakti

Loĝejaj redakti

Subgrundaj redakti

Agrikulturaj redakti

Uzado redakti

Bildaro redakti