Irisodiagnostiko estas tekniko de la alternativa medicino. Favorantoj de tiu ĉi tekniko kredas ke la padronoj, koloroj kaj aliaj ecoj de la iriso povas esti uzataj kiel diagnozilo por konstati malsanojn kaj funkciajn malhelpojn de la homa korpo.

Homa iriso

Praktikantoj de tiu ĉi metodo komparas iliajn observojn ene de la iriso kun irisomapo kiu dividas la irison en diversajn areojn kiuj siavice korespondas ĉiuj kun parto de la homa korpo. Tiel ĉi eblus vidi kiel certaj organoj aŭ sistemoj en la korpo estas inflamitaj, tro aktivaj, malhelpataj aŭ bonfartaj. Irisodiagnostiko tial estas ekskluzive diagnozilo kaj ne kuracmetodo.

Kontraŭuloj opinias ke la terapio ne havas sciencan bazon. Kelkaj eĉ asertas ke temas pri ĉarlatanaĵo.