Irkutsko

urbo en Rusio
(Alidirektita el Irkutsk)

Irkutsko (ruse Иркутск) estas urbo en Rusio ĉefurbo de Irkutska provinco. Irkutsko estas ekonomia, kultura kaj scienca centro de Orienta Siberio.

Irkutsko
ruse Иркутск
Urbo
FlagoBlazono
urbo • urbego [+]

Oficiala nomo: Иркутск

LandoRusio
RegionoIrkutska provinco

RiveroAngara

Supermara alteco440 m
Koordinatoj52° 17′ N, 104° 18′ O (mapo)52.283333333333104.3

Areo304,06 km² (30 406 ha)

Loĝantaro612 973 (2014)
Denseco2 015,96 loĝ./km²

Estiĝo1661
ĈefuloViktor Kondraŝov (Виктор Кондрашов)

HorzonoIRKT (UTC+8 (MSK+5))
- somera tempoIRKT (UTC+9)
Poŝtkodo664xxx
Tel. prefikso+7 3952

Irkutsko (Rusio)
Irkutsko (Rusio)
DEC
Irkutsko
Irkutsko
Situo enkadre de Rusio

Irkutsko (Irkutska provinco)
Irkutsko (Irkutska provinco)
DEC
Irkutsko
Irkutsko
Situo enkadre de Irkutska provinco

Vikimedia Komunejo:  Irkutsk
Statistiko: www.gks.ru
Retpaĝaro: www.admirk.ru

Demonimo: Irkutskano Map
vdr
Irkutsko vidata de aviadilo

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 25401.

La interurba telefona kodo estas 3952, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La urbo estas ĉe enenfluo rivero Irkut (Иркут) en riveron Angara (Ангара).

Glitpilkado estas la plej granda sporto.[1]

Jare 1652 rusia esplorvojaĝisto Ivan Poĥabov fondis Irkutskan vintrejon (fortikaĵon). En kelkaj jaroj la vintrejo pligrandiĝis kaj post la jaro 1668 tie estiĝis vilaĝo. Jare 1686 Irkutsko akiris la statuson de urbo. En la 17-a jarcento Irkutsko funkciis kiel komerca centro por komercado kun Ĉinio. Komence de la 19-a jarcento la urbo estis fama pro la plej grandaj foiroj en Siberio. Ĝis la 1840-aj jaroj Irkutsko funkciis ankaŭ kiel centro por or-mina industrio. Jare 1889 tra la urbo estis kondukita Transsiberia fervojo.

En jaro 1959 la urbo havis 366 mil loĝantojn.

La urbo vizitindas plejparte pro sia proksimeco al la mondfama lago Bajkal, la plej profunda (1,7 km) kaj purakva lago en la mondo. Ĝi atingeblas el la urbo multvoje kaj diversmaniere. La minimume longa itinero estas viziti la vilaĝon Listvjanka, kiu situas apud la elfluo de la rivero Angara el Bajkalo.

Fonto redakti

Polunina N.M., Korobov S.A., Sutton J.M., Korobova G.W. Her Majesty - Queen of Siberia // Publishers Korobov. — Irkutsk, 2008.

Vidu ankaŭ redakti