Irkutska provinco (enloĝata de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj) situas en la sud-orienta parto de Siberio. Per sia areo je 767.900 km2 la regiono kontribuas ĉirkaŭ 4,6% el la tuta teritorio de Rusio. La ĉefurbo de la regiono estas Irkutsk.

Irkutska provinco
Federacia subjekto
FlagoBlazono
provinco de Rusio [+]

LandoRusio

Koordinatoj57° N, 106° O (mapo)57.366666666667106Koordinatoj: 57° N, 106° O (mapo)
ĈefurboIrkutsk
- koordinatoj57° N, 106° O (mapo)57.366666666667106Koordinatoj: 57° N, 106° O (mapo) [+]
Areo774 846 km² (77 484 600 ha) [+]

Loĝantaro2 375 021 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco3,07 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroSergey Levchenko

HorzonoIrkutsk Time, Azio/Irkutsko [+]
Telefona antaŭkodo(+7)
ISO 3166-2RU-IRK
Aŭtokodo38, 85, 138

Irkutska provinco (Tero)
Irkutska provinco (Tero)

Irkutska provinco (Irkutska provinco)
Irkutska provinco (Irkutska provinco)
DEC

Map
Irkutska provinco

Vikimedia Komunejo:  Irkutsk Oblast [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono estas unu el la du rusiaj regionoj sur la bordoj de la lago Bajkal, kiu estas objekto de Monda Heredaĵo.

En Irkutska provinco, en la urbo Niĵneudinsk, naskiĝis fama tutmonde moderna poeto Jevgenij Jevtuŝenko.

Irkutska regiono sur mapo de Rusio

Loĝantaro redakti

En la Irkutska provinco, laŭ la rezultoj de la censo de 2002, loĝas 2,581 milionoj da homoj, inter kiuj 1,209 mln viroj kaj 1,372 mln virinoj. Plejparto de la loĝantaro estas etnaj rusoj (89,88%), multas ukrainoj, burjatoj, tataroj. Provincanoj loĝas ĉefe en urboj (79,31%), inter kiuj plej grandas Irkutsk, Angarsk kaj Bratsk (vidu tabelon).

Loĝlokoj, kie pli ol 10 mil homoj loĝas
datumoj por komenco de 2009
Irkutsk  579,3 Ĵeleznogorsk-Ilimskij  26,4
Bratsk  251,0 Viĥorevka  24,5
Angarsk  241,5 Sludjanka  19,0
Ustj-Ilimsk  97,1 Ĉunskij  15,9
Usolje-Sibirskoje  85,7 Bodajbo  14,8
Ĉeremĥovo  53,9 Bajkalsk  14,7
Ŝeleĥov  49,6 Svirsk  14,3
Tulun  47,3 Ustj-Ordinskij 14,3 (2003)
Ust-Kut  44,8 Kirensko  12,4
Sajansk  43,8 Novaja Igirma  10,6
Niĵneudinsk  37,1 Kujtun  10,4
Tajŝet  36,5 Zalari  10,3
Zima  34,1
Etna konsisto de la loĝantaro[1], homoj
laŭ la tutrusia censo de 2002, sen la Ustj-Ordinskij aŭtonoma regiono,
kiu estis tiam aparta federacia subjekto[2]
Rusoj 2 320 493 Burjatoj 80 565
Ukrainoj 53 631 Tataroj 31 068
Belorusoj 14 185 Ĉuvaŝoj 7 295
Armenoj 6 849 Germanoj 6 298
Azerioj 6 125 Mordvoj 3 879
Taĝikoj 2 576 Hebreoj 2 475
Baŝkiroj 2 451 Poloj 2 298
Moldavoj 2 064 Uzbekoj 1 904
Udmurtoj 1 895 Litovoj 1 669
Ciganoj 1 639 Kartveloj 1 633
Koreoj 1 570 Marioj 1 439
Evenkoj 1 431 Ĉinoj 1 409
Kirgizoj 1 322 Kazaĥoj 1 138
Jakutoj 922 Tofalaroj 723
Ĉeĉenoj 712 Lezgoj 630
Osetoj 610 Komi-permjanoj 579
Tuvoj 513 Ne indikis etnon 11 035

Riveroj redakti

Malgrandaj setlejoj redakti

Referencoj redakti