Irmgard Keun

germana verkistino

Irmgard KEUN [imgat kojn] (naskita la 6-an de februaro 1905 en Berlino, mortinta la 5-an de majo 1982 en Kolonjo) estis germana verkistino.

Irmgard Keun
Persona informo
Irmgard Keun
Naskiĝo 6-an de februaro 1905 (1905-02-06)
en Berlino
Morto 5-an de majo 1982 (1982-05-05) (77-jaraĝa)
en Kolonjo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Melaten-Friedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Berlitz Kompanio vd
Memorigilo Irmgard Keun
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1931– vd
Verkado
Verkoj Q1169807 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filino de fabrikposedanto unue fariĝis aktorino. Subitan famon ŝi gajnis per la verkado de du ironie-satiraj romanoj, temantaj pri virinoj dezirantaj sendependecon.

En la jaro 1933 la nazioj malpermesis ŝiajn verkojn kaj tri jarojn post tio la aŭtorino elmigris al Nederlando. En 1940 ŝi per falsa legitimilo revenis al Germanio, sed ŝia verkista kariero stagnis, kaj eĉ post la Dua mondmilito ŝiaj verkoj ne rikoltis grandan atenton. Nur ekde 1979 la verkaro de Irmgard Keun remalkovriĝis kaj reaperis en la libromerkato.

Listo de verkoj redakti

  • Gilgi, eine von uns (romano, 1931; filmigita 1932)
  • Das kunstseidene Mädchen (romano, 1932)
  • Das Mädchen, mit dem die Kinder nicht verkehren durften (romano, 1936)
  • Nach Mitternacht (romano, 1937)
  • D-Zug dritter Klasse (romano, 1938)
  • Kind aller Länder (romano, 1938)