Is There in Truth No Beauty?

Is There in Truth No Beauty? [Ĉu ne estas belo en vereco?] estas la kvina epizodo de la tria sezono de Star Trek, ĝia unua elsendo estis la 18-an de oktobro 1968. Ĝi estas epizodo n. 60 en ĝenerala prezentado de televidserio. Ĝi estis verkita fare de Jean Lisette Aroeste, kaj reĝisorita de Ralph Senensky.

Is There in Truth No Beauty?
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Is There in Truth No Beauty?
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 18 okt. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Ralph Senensky • Gene Roddenberry
Scenaro Jean Lisette Aroeste
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto universo de Star Trek
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Diana Muldaur
IMDb
vdr

La titolo estas parto de dua verso el poemo "Jordan" de George Herbert:

WHo sayes that fictions onely and false hair/ Become a verse? Is there in truth no beauty?

Intrigo redakti

La stratŝipo USS Enterprise (NCC-1701) devas transporti Medusanan ambasadoron Kollos kaj psikologo Miranda Jones (Diana Muldaur) al Medusana kosmoŝipo. Medusanoj (referenco al mitologia Meduzo) estas ne-humanoidaj estoj kies ekstera aspekto kaŭzas frenezecon al homoj, kiuj ilin vidas. Kollos vojaĝas en kesto por kaŝi lin, kaj nur Spock povas rezisti al vidado de Kollos, sed necesas uzi specialan okulvitron. Jones ankaŭ povas observi Kollos kun la helpo de la vizilo, fakto, kiun ŝi diras, tio eblas pro mensa disciplino ke ŝi akiris ĉar ŝi studis en Vulkano.

En privata manĝo kun Kapitano Kirk kaj la altrangaj oficiroj, Jones, klarigas ŝian faron provate telepatan mensan ligon kun Kollos, esperante permesi homojn uzi la unikajn navigaciajn kapablojn de Medusanoj por plibonigi stelŝipa teknologio.

Post ŝi revenas al sia kazerno, kie ŝi estas vizitita de sia asociito Lawrence Marvick (David Frankham). Marvick amas Jones'on, sento, kiun ŝi ne reciprokas. Li ĵaluze tiam direktas sin al la kazernoj de Kollos kun fazero, sed estas venkita de la vidado de la Medusano antaŭ ol li povas pafi. Nun freneza, Marvick rapidas al maŝinejo, kie li faras senkonsciajn Ĉefinĝenieron Scott kaj aliajn homojn, kaj ekregas la motorojn. La Enterprise rapide akcelas la spacan varpon ĝis faktoro 9, kiu forprenas ĝin ekstere de la galaksio kaj en strangan ŝvelaĵon. Marvick, nun bremsita, krias sovaĝajn akuzojn ĉe Jones antaŭ morti.

Kun neniuj navigaciaj referencoj, la Enterprise-teamo ne povas reveni hejmen. Kirk sugestas, ke la superaj kapabloj de Kollos povus esti uzataj, kaj Spock volontulas labori kun Kollos, permesante ke ambaŭ pilotos la kosmoŝipon kiel unu ento. Miranda Jones asertas, ke ŝi estas pli logika elekto, sed McCoy malkaŝas, ke ŝi estas blinda kaj sekve ne povus piloti stelŝipon. Oni ekscias, ke ŝia vesto havis ellaboritan sentilojn, kiu ofte povus eĉ pli informi pri ŝia ĉirkaŭaĵo ol vidado, ekz. mezuri la koron de iu koruso kaj la distanco al obstaklo al la plej proksima centimetro, sed ĝi ne estus utila por regi kosmoŝipon.

Ekranego estas starigita e la komandejo por kaŝi Kollos'on, kaj Spock, portante la vizilojn, kompletigas la konscian kunfandiĝon. Kollos kaj Spock, agante per la korpo de Spock, sukcese remetas la kosmosipon en konatan spacon, kaj poste la vulkanano retiriĝas malantaŭ la kaŝilo por solvi la ligon, forgesante la vizilon. Kirk krias averton, sed for de tempo, Spock freneziĝas kaj atakas siajn kunulojn. Li estas submetita de Kirk kaj portiĝas al malsanulejo, kie lia kondiĉo malplibonigas. Jones provas fari mensan kontakton kun Spock sed ŝajne ne povas helpi, kaj Kirk sugestas, ke ŝi, en ŝia zorgado, vere ne volas. Kuraĝigita de la akuzo, ŝi faras plian provon, kaj sukcesas alporti la menson de Spock reen al la realaĵo.