IsaIssa PLIJEV (ruse Исса́ Алекса́ндрович Пли́ев; osete Плиты Иссæ; 25-a de novembro 19032-a de februaro 1979) estis sovetia generalo, elstarigita kiel Heroo de Sovetunio (dufoje) kaj Heroo de Mongola Popola Respubliko.

Isa Plijev
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1903 (1903-11-12)
en Batako
Morto 6-an de februaro 1979 (1979-02-06) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vladikavkazo
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Milita Lernejo M. V. Frunze
Okupo
Okupo oficiroverkistopolitikisto
vdr

Plijev naskiĝis en oseta vilaĝo Malnova Batako, en 1922 li aliĝis al armeo. En 1926 li finis en Leningrado kavalerian lernejon kaj ĝis 1930 militservis en Krasnodaro.

Li elstaris kiel komandanto dum la Dua mondmilito (en ambaŭ la orienta kaj la okcidenta frontoj).

Li estas tamen foje negative menciata lige kun la sangaj eventoj en Novoĉerkask (severe premita ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk, junio 1962) kaj la Kariba krizo (preskaŭ komenciĝinta nuklea milito, oktobro 1962). Dum la Kariba krizo Plijev estris sovetiajn trupojn, kiuj lokiĝis en Kubo, kaj estus povinta lanĉi mondmiliton, kiu feliĉe ne okazis.

La tombo de Plijev estas en Vladikavkaz, ĉefurbo de Nord-Osetio. Omaĝe al li en la urbo estis fondita muzeo kaj komence de la 2000-aj jaroj starigita monumento ĉe rivero Terek en populara ripozloko de la urbanoj.