La Isagogo (en Greka lingvo: Εἰσαγωγή) aŭ "Enkonduko" al la Kategorioj de Aristotelo, greklingve verkita de Porfirio kaj latinigita de Boecio, estis gvida teksto por Logiko almenaŭ laŭlonge de mil jaroj post la morto de ĝia aŭtoro.

Isagogo
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Porfirio
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr
Mezepoka portreto pri Porfirio.

La teksto estis skribita de Porfirio en Sicilio inter la jara periodo de 268-270, kaj sendita al la anatolia urbo de Chrysaorium, se kredi al iuj antikvaj historiistoj kiel al Amonio.


La verko enhavas enkondukon al la problemo de la "filozofiaj universalaĵoj", kaj hierarkian klasifikon (kiu riveliĝis alte influa), enfokusigita sur la koordinatoj kaj subordinatoj de la "genroj" kaj "specioj", esplorataj startante el "plej alta genro" kaj descendante al la plej "malaltaj specioj", tra kiuj "substanco", "korpa" "senkorpa":
en la Isagogo, do, Porfirio pritraktas kvin fundamentajn kaj inter si ligitajn filozofiajn terminojn, tie diritajn predikebloj:

  1. Genro (Greke: γένος)
  2. Specio (Greke: εἶδος)
  3. Malsameco (Greke: διαφορά)
  4. Propreco (Greke: ἴδιον)
  5. Akcidenco (Greke:|συμβεβεκός).

La traduko al la latina lingvo de Boecio estis utiligata en ĉiuj eŭropaj lernejoj kiel bazo por studi la logikon. Diversaj aŭtoroj, kiel Boecio mem, Averoeso, Petro Abelardo kaj Duns Skoto disvolvigis sur tiu libro gravajn rezonadojn dum Vilhelmo de Okhamo ĝin enkorpigis en sia Summa Logicae.

Porfiria arbo redakti

 
Skizoj de la Arboj de Porfirio. En la mezepokaj tekstoj, la grava Arbo de Porfirio ilustris ties logikan klasifikon de la "substanco".

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Barnes, Jonathan (2003). Introduction to Introduction, by Porphyry. Clarendon Press (modern translation of the Isagoge)
  • King, Daniel (2010). The Earliest Syriac Translation of Aristotle's Categories: Text, Translation and Commentary. Brill
  • latine Porphyrii Isagoge translatio |opera=Corpus scriptorum latinorum, 2008
  • Porphyry, Introduction (or Isagoge) to the logical Categories of Aristotle. Preface to the online edition |opera= Manuscripts (|url=[1])
  • latine Christos Evangeliou: The Aristotelianism of Averroes and the Problem of Porphyry's Isagoge. In: Philosophia Nr. 15–16, 1985–86, S. 318–331. Porphyry Isagoge translation by Octavius Freire Owen (1853)