Isar [iSAR] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Isar estas etimologie komprenebla kiel Gipsejo, el iama literumado Yessar, el yeso, gipso.

Isar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09653
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 282  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 3° 56′ U (mapo)42.361666666667-3.9302777777778Koordinatoj: 42° 22′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 66,419 km² ( 664 1.9 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Isar (Provinco Burgoso)
Isar (Provinco Burgoso)
DEC
Isar
Isar
Situo de Isar
Isar (Hispanio)
Isar (Hispanio)
DEC
Isar
Isar
Situo de Isar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isar, Burgos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 66,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 291 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 el 1980-aj jaroj.

Ĝi distas 23 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la rivero Hormazuelas (alfluanto de Arlanzón). La municipo enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn: Palacios de Benaver, Cañizar de Argaño kaj Villorejo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Oni citis Isar en privilegio de 1068, de Sanĉo la 2-a. En la 13-a jarcento oni nomis ĝin ankaŭ Cámara de los Manriques, ĉar ili havis tie sian tureton en kiu kutime ili loĝis. Dum la malfrua Mezepoko kaj cetero de la Antikva Reĝimo, la municipo Isar formis parton de la vasta senjorlando de la markizoj de Aguilar de Campoo.

Isar formis parton de la partido de Castrojeriz en la komunumo de Valle y Cuadrilla de Santibáñez, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti