Ise Monogatari (japane 伊勢物語, esperantigate La rakontoj de Ise) estas japana kolekto de rakontoj en versformo kaj prozo, verkita en la klasika japana dum la Heian-epoko. Ĝi originis komence de la 10-a jarcento kaj estas kolekto de 125 epizodoj el la vivo de la protagonisto kaj pri ties vojaĝaj, oni ofte identigas lin kun la poeto Ariwara no Narihira (825 - 880). La verko influis multe la klasikan literaturon japanan.

伊勢物語
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo frumeza japana lingvo
Eldonado
Ĝenro uta monogatari
vdr

Ĉiuj epizodoj enhavas unu aŭ plurajn enmetojn lirikajn (waka kun 5-7-5-7-7 ), kiuj estas kadrigataj kaj komentariataj kun prozaj pasaĝoj. La skizoj ĉiufoje komencas kun la vortoj "mukashi otoko" ("Iam estis viro..."). Tio incitis multajn interpretojn dum la lastaj 1000 jaroj. Malgraŭ tio, nedeterminataj estas multfoje okazejoj, datoj kaj personoj.

Ekde la Kamakura-epoko ĝis hodiaŭ tradiciiĝas standardversio kun 125 epizodoj, kion originis Fujiwara no Teika (1162 - 1241). Diferencoj al tekstoj de fragmentoj el pli fruaj jaroj permesas konkludojn pri la ekestigo kaj distvastigo de la verko.

Pri la nomo Ise ekzistas pluraj nocioj. Estas certe ke la verko jam dum la 10-a jarcento tiel nomiĝis. En la Genĵi monogatari de Murasaki Shikibu en la ĉapitro 'konkurso pri bildoj ĝi jam estas citita laŭ sia nomo "malnova" literaturo.

Eksteraj ligiloj redakti