Isidorus Keppler (naskiĝinta en la 13-a de novembro 1715 en Dingelstädt, mortinta en la 22-a de aŭgusto 1792 en Erfurto) estis germana teologo kaj profesoro.

Liaj gepatroj Johann Thomas Keppler kaj Martha Elisabeth Opffermann instruigitis lin en fruaj jaroj en Heiligenstadt. Siajn junajn jarojn li pasigis en monaĥejo en Erfurto. Poste li vivis en Lauingen kaj poste en Neuburg.

Poste li iĝis estro de la rejnlanda-svabia provinco de la aŭgustenanoj. Estante elstara predikisto, li jam en la 1746-a jaro instruis teologiaĵojn en Konstanz. En 1749 li doktoriĝis en Erfurto kaj en 1781 li iĝis profesoro ĉe la Universitato de Erfurto. Ĉe la universitato de Fulda li de tempo al tempo helpe instruis.

Literaturo redakti