Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo

La Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo, akronime ISESKO (angle Islamic Educational, Scientific and Cultural Organization, akronime ISESCO; arabe منظمة العالم الإسلامي للتربية والعلوم والثقافة) estas organizaĵo establita en majo 1979[1] fare de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK, nun la Organizaĵo de Islama Kunlaboro ). Ĝia ĉefsidejo estas nun bazata en Rabato, Maroko. Kun 54 membroŝtatoj, ISESKO estas unu el la plej grandaj internaciaj islamaj organizaĵoj.

ISESKO
منظمة العالم الإسلامي للتربية والعلوم والثقافة
emblemo
Oficiala emblemo de ISESCO
Oficiala emblemo de ISESCO
internacia organizaĵo
Komenco 3-an de majo 1982
Lando(j) Maroko vd
Sidejo Rabato, Maroko
Tipo Faka organizaĵo de Organizaĵo de Islama Kunlaboro
Celo edukado, scienco kaj kulturo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Salim Ben Mohamed Al-Malik vd
Membro de Organizaĵo de Islama Kunlaboro vd
Estr(ar)o D-ro Abdulaziz Othman Altwaijri
Lingvoj

angla, araba, franca

Ĝisdatigo 29a de januaro 2019
Retejo http://www.isesco.org.ma
vdr

Ĝia direktoro estas D-ro. Abdulaziz Othman Altwaijri, kiu ankaŭ estas Ĝenerala Sekretario de la Federacio de la Universitatoj de la Islama Mondo, FUIM (aŭ en la angla FUIW pri Federation of the Universities of the Islamic World).

Ekde 2006, ĝi premiis la titolon de ĉefurbo de islama kulturo al pluraj urboj de la islama mondo.

La laborlingvoj de ISESKO estas: araba, angla kaj franca.

Superrigardo redakti

Laŭ OIK, la celoj de ISESKO estas:

 
 plifortigi kaj antaŭenigi kunlaboron inter membroŝtatoj en kampoj de edukado, scienca kulturo kaj komunikado; plifortigi komprenon inter popoloj ene kaj ekstere de la Membroŝtatoj; kontribui al monda paco kaj sekureco per diversaj rimedoj; por koni la veran bildon de islamo kaj islama kulturo; promocii dialogon inter civilizacioj, kulturoj kaj religioj; nutri kulturajn interagojn kaj promocii kulturan diversecon en la membroŝtatoj, konservante kulturajn specifecojn kaj intelektajn valorojn 

[2].

ISESKO ĉiujare elektas tri islamajn kulturajn ĉefurbojn. Amina Al-Hajri klarigis, ke islama kultura ĉefurbo devas antaŭ ĉio "esti dokumentita historia aŭtentikeco, havi esceptan kontribuon al la scio kaj lernado, kiu apartigas ĝin en la lando kaj en la regiono, havi gravan kontribuon al Islama kulturo kaj al homa kulturo ĝenerale ". La tri urboj, kiuj portas la titolon en 2017, estas Maŝhado en Irano por Azio, Amano en Jordanio por la araba regiono kaj Kampalo en Ugando por Afriko[3],[4].

En 1983, ISESKO kaj la Organizaĵo de Islama Kunlaboro akordiĝis por la evoluo de strategio fortigante islamajn komunumojn en la Okcidento. La titolo de la dokumento estas "Strategio de Islama Kultura Agado Eksteren de la Islama Mondo". La dokumento estis adoptita de la Doha pintkunveno ĉe Kataro en 2000 fare de ISESKO-membroŝtatoj[5]. En 2018, Jean-Frédéric Poisson publikigas libron por komenti ĉi tiun tekston, laŭ li, "vera dokumento de konkero"[6],[7],[8].

Referencoj redakti

  1. History (Historio)| Islamic Educational, Scientific and Cultural Organization – ISESCO – (angle). www.isesco.org.ma. Arkivita el la originalo je 2018-09-11. Alirita 2018-02-24.
  2. OIC & its Organs and Institutions (OIK kaj ĝiaj organoj kaj institucioj) (angle), p. 4-5. www.isesco.org.ma. Arkivita el la originalo je 2017-03-01. Alirita 2019-01-07.
  3. ISESCO Deputy Director General participates in launch ceremony of Mashahd’s celebration as Asian Region’s Islamic Culture Capital for 2017 | Islamic Educational, Scientific and Cultural Organization – ISESCO – (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2019-01-07.
  4. PressTV-Mashhad named cultural capital of Muslim world (angle). www.presstv.com. Arkivita el la originalo je 2019-06-30. Alirita 2019-01-07.
  5. ISESCO. (2000) Stratégie de l’action islamique culturelle à l’extérieur du monde islamique (Strategio de Islama Kultura Agado Eksteren de la Islama Mondo) (france), p. 83. “"Elaboration du projet de civilisation de substitution qui s'appuie sur l'Islam authentique (Ellaborado de projekto de civiliza substituo bazata sur aŭtentika Islamo)"”.
  6. La Rédaction. JF Poisson : Les principes de l’islam sont incompatibles avec notre civilisation ("La principoj de Islamo ne kongruas kun nia civilizacio") (france). Sud Radio. Alirita 2019-01-07.
  7. Jean-Frédéric Poisson. (2018-11-12) L'Islam à la conquête de l'Occident: La stratégie dévoilée (Islamo al la konkero de Okcidento: la strategio malkaŝita (france). ISBN 9782268101378.
  8. Charlotte d'Ornellas. Poisson : L’expansion de l’islam en Occident relève d’un plan stratégique (La ekspansio de Islamo en la Okcidenton estas parto de strategia projekto) (france). Valeurs actuelles. Alirita 2019-01-07.

Eksteraj ligiloj redakti