Islama Muzeo de Jerusalemo

La Islama Muzeo de Jerusalemo​ (arabe المتحف الإسلامي) estas muzeo sur la Monto de la Moskeoj en la Malnova Urbo de Jerusalemo.[1][2][3]​ Estas ekspozicioj de dek jarcentoj de la islama historio kiu enhavas artaĵojn de islamaj regionoj. La muzeo okupas la sudorientan angulon de la moskeo Al-Aksa.[4]

Islama Muzeo de Jerusalemo
muzeo
Islamic museum [+]

LandoIsraelo
Koordinatoj31° 46′ 34″ N, 35° 14′ 5″ O (mapo)31.77607535.234811111111Koordinatoj: 31° 46′ 34″ N, 35° 14′ 5″ O (mapo)

Estiĝo1922
Konsekro1923

Islama Muzeo de Jerusalemo (Israelo)
Islama Muzeo de Jerusalemo (Israelo)
DEC
Islama Muzeo de Jerusalemo
Islama Muzeo de Jerusalemo

Map
Islama Muzeo de Jerusalemo
Vikimedia Komunejo:  Islamic Museum (Jerusalem) [+]
vdr
Islama Muzeo de Jerusalemo.

La konstruaĵo estis konstruita dekomence fare de la Templanoj, kiuj uzis ĝin kiel kromaĵo por sia sidejo ĉ la iama moskeo Al-Aksa. Post la islama rekonkero de Jerusalemo, la moskeo estis restaŭrita en 1194. La apuda konstruaĵo utilis kiel aŭlo por la Lernejo Fajr al-Din, nome madraso konstruita de al-Mansur Kalavun en 1282, dum la mamluka epoko.

La muzeo estis establita de la Suprema Islama Konsilantaro en 1922 kaj estas unu de la plej antikvaj muzeoj de Jerusalemo.[4]​ Ĝi estas financita de la registao de Jordanio.[5]​ Shadia Yousef Touqan estis la planistestrino de la loko. Khader Salameh estas la direktoro de la muzeo.

Notoj redakti

  1. «Islamic Museum» (en angla). Museum With No Frontiers (MWNF). Konsultita la 20an de novembro 2020.
  2. Paine, Crispin (29a de aŭgusto 2013). Religious Objects in Museums: Private Lives and Public Duties (en angla). Bloomsbury Publishing. ISBN 9780857852991. Konsultita la 20an de novembro 2020.
  3. Figueras, Pau (1a de januaro 1983). Decorated Jewish Ossuaries (en angla). Brill Archive. ISBN 9004065792. Konsultita la 20an de novembro 2020.
  4. 4,0 4,1 «The Islamic Museum» Arkivigite je 2020-09-18 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Enjoy Jerusalem. Konsultita la 20an de novembro 2020.
  5. Alberts, Chuck. «The Islamic Museum. Past and Present Chronicle of the Hara» Arkivigite je 2017-10-28 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Jerusalemites.org. Konsultita la 28an de oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti