Ispell (esperantlingve legu «ispel'»; de la angla International Spell, «internacia literum(il)o») estas tre malnova (ekde la 1971a jaro) universala literumilo, populara en Uniksujo kaj precipe en la Emaksa mondo, kvankam uzebla sur tre diversaj platformoj, kaj ankaŭ aŭtonome. Tamen la uzado el Emakso estas pli oportuna, ĉar kombinebla kun ties diversaj reĝimoj, ebligantaj forfiltri, ekz-e, la komandojn de HTML aŭ artikolon en Teĥo, aŭ la ĉeftekston de programo (per la komando
M-x ispell-comments-and-strings).

Ekzemplo pri aŭtonoma uzo de Ispell sur konzolo

Uzo por Esperanto redakti

Ispell komprenas multajn lingvojn, inter ili Esperanton. Fakte plimulto da modernaj literumiloj (kiel ekzemple MyspellHunspell, uzataj en la modernaj verkiloj) uzas por Esperanto adaptaĵojn de la Esperanto-vortaro kiun Sergio Pokrovskij faris por Ispell[1].

Alia apartaĵo de Ispell faras ĝin speciale interesa por Esperanto: ĝi entenas rimedojn por trakti diversajn literprezentojn de la kontrolata teksto; nuntempe Unikodo iĝis la preferata maniero prezenti tekstojn en Esperanto, tamen en iuj okazoj (ekzemple, en retpoŝto) oni ankoraŭ uzas la iksojn aŭ alian similan surogaton. La afiks-dosiero de la indikita Esperanto-vortaro por Ispell konas la ĉefajn surogatajn sistemojn, tiel ke eblas kontroli retleteron aŭ afiŝon tajpitan surogate.

Tion ilustras la sekva konzola dialogo (kompreneble, tio ne estas normala uzmaniero; ĝi simple ilustras kiel aliaj programoj povas interagi kun Ispell, liverante al ĝi vortojn — ĉi-okaze oni kontrolas la vorton ĉiuĵaŭdajn; la vortaron, ĉi-okaze eo; kaj la prezentomanieron, kiuj estas en la ekzemplo: aŭ la cxirkaux-konvencio iksisma; aŭ la TeX-stila, uzanta la ĉapelon ^; aŭ la nun norma prezento unikoda en la kodoprezento UTF-8):

% echo cxiujxauxdajn | ispell -d eo -T cxirkaux
@(#) International Ispell Version 3.3.02 12 Jun 2005
word: ok (derives from root ^JA^UDA)

word:
% echo ^ciu^ja^udajn | ispell -d eo -T tex
@(#) International Ispell Version 3.3.02 12 Jun 2005
word: ok (derives from root ^JA^UDA)

word:
% echo ĉiuĵaŭdajn | ispell -d eo -T utf8
@(#) International Ispell Version 3.3.02 12 Jun 2005
word: ok (derives from root ^JA^UDA)

word:
%

Menciindas, ke por la interna prezento la esperanta vortaro uzas la TeX-konvencion, tial la rezulto de la analizo en ĉiuj ĉi tiuj okazoj aperas Teĥe. Normale la uzanto ne bezonas vidi la radikojn se la analizo sukcesas; dum okaze de eraro la sugestoj aperas en la sama konvencio, kiel la enigaĵo:

% echo ĉiujaŭdajn | ispell -d eo -T utf8
@(#) International Ispell Version 3.3.02 12 Jun 2005
word: how about: ĉiuj-aŭdajn, ĉiuj aŭdajn, ĉiuĵaŭdajn

word:
% echo cxiujauxdajn | ispell -d eo -T cxirkaux
@(#) International Ispell Version 3.3.02 12 Jun 2005
word: how about: cxiuj-auxdajn, cxiuj auxdajn, cxiujxauxdajn

word:
%

Referenco redakti

  1. En la Reto disponeblas la plej freŝa versio de la projekto ispell-eo kun ĝiaj priskriboj en Esperanto kaj en la angla; ekzistas ankaŭ iom pli malnova kompilita versio por Vindozo.

Eksteraj ligiloj redakti