Israela Esperantisto

revuo

Israela Esperantisto (hebree: האספרנטיסט הישראלי) estas la organo de Esperanto-Ligo en Israelo. Ĝi aperas regule ekde 1959.

Israela Esperantisto
Kovrilpaĝo de Israela Esperantisto, vintro 2015
Kovrilpaĝo de Israela Esperantisto, vintro 2015
periodaĵo
Speco movada revuo
Formato 24 cm × 17 cm
Periodeco 2-foje jare

Lando  Israelo
Urbo Telavivo
Posedanto Esperanto-Ligo en Israelo
Redaktisto Mikaelo Lineckij (de 2018)
Establodato 1959
Prezo 10 EUR
Eldonkvanto 300
ISSN 1565-3315

vdr

Enhavo redakti

Nuntempe ĝi estas kolora revuo, aperanta du fojojn jare. Malgraŭ modesta eldonkvanto de 300 ekzempleroj ĝi ĝuas intereson kaj kontribuojn, interalie de nunaj eminentuloj kiaj Claude Piron, Miĥael Giŝpling, Zofia Banet-Fornalova, Kalle Kniivilä, Ulrich Lins, Boris Kolker k.a. La spektro de temoj tuŝitaj estas tre vasta, inkluzive de historiaj skizoj, eseoj pri Esperantistoj, tutmondiĝo kaj homaranismo, lingvaj problemoj, gvidlinioj pri informado, informoj pri la israela E-movado.

Inter la menciindaj eroj estas:

Aldone, la revuo prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj (prozo kaj poezio), tradukitaj samkiel originalaj.

Redaktoroj redakti

Fondita de Josef Murĵan sub la nomo Nia Ligilo, ĝi estis plue redaktita de Aleksander Manor, Josef Ŝemer, Doron Modan, Amri Wandel kaj ekde 2018 de Mikaelo Lineckij.

Eksteraj ligiloj redakti