Israelaj setlejoj

(Alidirektita el Israela kolonio)

Internacie, kiam oni parolas pri israelaj setlejoj, kutime temas pri judaj komunumoj, kiuj troviĝas en la teritorioj konkeritaj de Israelo en 1967 dum la sestaga milito.

Cisjordaniaj setlejoj (2020)
Setlejoj en orienta Jerusalemo (2006)
Setlejoj en la Golanaj Altaĵoj (1992)


Ĉi tiuj setlejoj nuntempe troviĝas en Cisjordanio. En la pasinteco ili ekzistis ankaŭ en Sinajo kaj en la Gazaa Sektoro, sed la judaj setlantoj estis perforte evakuitaj el tiuj regionoj fare de la israela armeo, respektive en 1982 kaj 2005. Kelkfoje oni nomas "setlejoj" ankaŭ la judan kvartalon de la malnova urbo en Orienta Jerusalemo kaj la loĝlokojn en la Golanaj Altaĵoj, tamen tiuj estas teritorioj, kiuj ne plu estas sub israela milita regado: ili estis aneksitaj kaj nuntempe estas parto de Israelo.

Tuj post la ses-taga milito, la israela registaro faris leĝon malpermesantan al judoj loĝi tie. Tamen, post kelkaj jaroj tiu leĝo estis forgesita, kaj movadoj kiel Guŝ Emunim komencis krei judajn setlejojn en la okupitaj teritorioj. Temis kutime pri religiaj judoj, kiuj kredis, ke la judoj havis biblian rajton loĝi en la regiono. La israela registaro ankaŭ argumentis, ke havi setlejojn de judoj en la okupitaj teritorioj estus utile de strategia kaj sekureca vidpunkto. En 1982, Israelo retiriĝis de la duon-insulo Sinajo, kaj la judaj setlantoj, kiuj loĝis tie, devis translokiĝi aliloken. En la plej granda setlejo, nomita Yamit, kelkaj religiaj judoj refuzis foriri kaj la armeo perforte devigis ilin. Dum la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj la setlejoj multe pligrandiĝis, kaj nuntempe oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 400 000 israelanoj loĝas en la teritorioj okupitaj en 1967. Tamen, 200 000 el ili loĝas en Orienta Jerusalemo, kiu oficiale estas nun parto de Israelo. Kvankvam daŭre estas multaj judoj, kiuj loĝas en la setlejoj pro "religiaj" kialoj, ankaŭ estas ordinaraj israelanoj, kiuj loĝas tie ĉar la prezoj de la domoj estas pli malaltaj.

La ekzisto de ĉi tiuj setlejoj estas unu el la plej polemikaj aspektoj de la Israel–Palestina konflikto. La Palestinanoj taksas la konstruadon de la setlejoj kiel kontraŭleĝa ago kaj ŝtelado de sia teritorio. Internacie, la rajto de la Israelanoj konstrui setlejojn ne estas kutime agnoskata. Laŭ la plej multo da pac-interkunsentoj inter Israelo kaj la Palestinanoj, la teritorio, sur kiu la setlejoj estis konstruitaj, devus fariĝi parto de Palestina ŝtato, kaj estas tre dubinde, ke la judaj setlantoj povus resti en Palestina ŝtato. En 2005, la Israela registaro decidis retiriĝi de la Gazaa Sektoro, kaj la ĉirkaŭ 8 000 judaj setlantoj, kiuj loĝis tie, estis devigitaj foriri. La setlejoj de la Gazaa Sektoro estis aparte kritikitaj, ĉar ili okupis multe da spaco en teritorio, kiu estas ege dense loĝata kaj malriĉa.

Vidu ankaŭ redakti