István Andrássy (generalo)
Barono István Andrássy [iŝtvAn andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy István estis hungara generalo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai.
István Andrássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1650 en nekonata valoro |
Morto | 1-an de januaro 1720 (70-jaraĝa) en nekonata valoro |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Biografio redakti
István Andrássy ekde 1683 apartenis al kortumo de Emeriko Thököly. Li estis departementestro inter 1703 kaj 1711. Ĝuste tiam okazis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. En 1703 armeo de Rákóczi kaptis lin, poste li omaĝis al Rákóczi kaj aliĝis al ties armeo. En 1704 li jam havis altan rangon. Komence li gvidis taĉmenton inter Danubo kaj Tiso, poste li batalis en Transdanubio. En 1710 li perfidis Rákóczi-n kaj li senbatale transdonis urbon Lőcse al armeo de Habsburgoj. Li ricevis tujan amnestion de la Habsburgoj. Post jaroj li konstruis kastelon en Betlér (ankaŭ nun videblan).
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]