István Antos [iŝtvAn antoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antos István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, profesoro.

István Antos
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1908 (1908-06-25)
en Trnava
Morto 5-an de januaro 1960 (1960-01-05) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr
István Antos en Orienta Germanio

István Antos [1] naskiĝis la 25-an de junio 1908 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 5-an de januaro 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Antos frekventis gimnazion, poste teknikuniversitaton, li akiris ekonomian diplomon en 1930, post 2 jaroj li doktoriĝis. Ekde 1938 li estis paperkomercisto, sed li estis ankaŭ presejon kaj eldonejon. Dum la 2-a mondmilito li estis kelkfoje trudlaboristo. Li aliĝis al la komunistoj en la frua 1945. Inter malfrua 1945 kaj 1951 li estis subministro pri financo. Ekde 1949 ĝismorte li estis parlamenta deputito. En 1954 li ekinstruis en Universitato Károly Marx. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li estis subministro, ekde 1957 ministro pri financo ĝismorte. Tiutempe li ricevis ankaŭ partiajn taskojn kun postenoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A Magyar Nemzeti Bank kamatpolitikája (1932)
  • Közgazdasági politika (1941)
  • Infláció vagy jó pénz? (1946)

Fontoj redakti