APÁTHY István (apa:ti) estis hungara zoologo, universitata profesoro, akademiano naskita en Pest (urbo) la 4-an de januaro 1863 kaj mortinta en Szeged la 27-a de septembro 1922. Lia patro estis samnoma István Apáthy (juristo).

István Apáthy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1863 (1863-01-04)
en Peŝto
Morto 27-an de septembro 1922 (1922-09-27) (59-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologopolitikistozoologo • anatomo • kuracisto
vdr

Biografio redakti

Apáthy havigis diplomon de kuracisto en 1885 en Budapeŝto kaj li estis en 1885–86 asistanto en la katedro de zoologio. En 1886–89 li laboris en la Zoologia Stacio de Napolo. Ekde 1890 ĝis 1920 li instruis en la Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro. En 1909 li fondis en Koloĵvaro zoologian instituton supernivelan de la tiamaj similaj de Eŭropo. En 1920 mallongtempe li vivis en Budapeŝto, poste li instruis en Universitato de Szeged. Li priokupiĝis ankaŭ beletron, publicistikon, sociologion. Li konsideris sin socialisto. Li estis unu el fondintoj de Asocio Sociscienca.

Verkoj redakti

  • Tanulmány a Najadeak szövettanáról (Bp., 1885);
  • A sima izomzat... (Ért. a term. tud. köréből. XV. Bp., 1885);
  • A magyarországi pióczák faunája (Bp., 1888);
  • Die Mikrotechnik der thierischen Morphologie (I–II. Braunschweig-Leipzig, 1896–1901);
  • Das leitende Element des Nervensystems und seine topographischen Berichtungen zu den Zellen (Mitteilungen aus der Zoologischen Station zu Neapel, 1888);
  • A fejlődés törvényei és a társadalom (Kolozsvár, 1912);
  • A háború biológiája (Bp., 1915).

Framasono redakti

Laŭ [1] li apartenis al framasonoj.

Literaturo redakti

  • Győrffy István: A. I. (Szeged, 1924);
  • F. Kiss: Stephan von A. als Neurolog (Orsz. Orv. Kvtár Közl., 1956. 3. sz.);
  • Ábrahám Ambrus: A. I. (Communicationes ex Bibliotheca Historiae Medicae Hungarica, 1962. 25. sz.);
  • Kiss Ferenc: A. I. (Communicationes ex Bibliotheca Historiae Medicae Hungarica, 1962);
  • Szentágothai János: A. I. (Communicationes ex Bibliotheca Historiae Medicae Hungarica, 1962);
  • Réti Endre: A. I. (Communicationes ex Bibliotheca Historiae Medicae Hungarica, 1962).
  • Benedeczky István: Apáthy István, a tudós és hazafi, 1995, Budapest.

Fonto redakti