István Deák

usona historiisto

István DEÁK [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák István estis hungara-usona historiisto, profesoro, membro (ekstera en 1990) de Hungara Scienca Akademio.

István Deák
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1926 (1926-05-11)
en Székesfehérvár
Morto 10-an de januaro 2023 (2023-01-10) (96-jaraĝa)
Lingvoj anglahungarafranca
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato Eötvös Loránd • Universitato de Parizo-Sorbono
Okupo
Okupo milita historiisto • historiisto de Orienta Eŭropo • historiisto • universitata instruisto
vdr

István Deák [1] naskiĝis la 11-an de majo 1926 en Székesfehérvár kaj mortis la 10-an de januaro 2023.

Biografio redakti

István Deák frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste universitaton en Budapeŝto inter 1945-1948, poste li forlasis la landon kaj li daŭris la lernadon en Sorbonne. inter 1951-1956 li laboris en Munkeno en Radio Libera Eŭropo. Baldaŭe li havis postenon en la administrejo de la Radio en Novjorko. Post jaroj li plulernis en Universitato Kolumbio, kie li doktoriĝis en 1964. Li instruis samloke 33 jarojn, en 1971 li ricevis la instruan rangon ordinara profesoro. En 1964 Deák povis viziti Hungarion por la unua fojo ekde lia foriro, kaj poste li regule partoprenis akademiajn konferencojn en Hungario kaj li laboris por reestabli ligilojn inter amerikaj kaj hungaraj historiistoj. Li retiriĝis de la instruado en 1997 kaj li estis pli posta gastoprofesoro en Universitato Stanford. Li daŭre publikigis pri la eŭropa historio en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Lia edzino Gloria Deak estas arthistoriisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Weimar Germany's "Homeless Left": the World of Carl von Ossietzky (1964)
  • Hungary – East Central European Studies (1974)
  • The Lawful Revolution, Louis Kossuth and the Hungarians 1848–1849 (1979, ankaŭ germane, hungare en 1983)
  • The Social and Psychological Consequences of the Desintegration of Austria-Hungary in 1918 (1980)
  • Beyond Nationalism, A Social and Political History of the Habsburg Officer Corps, 1848–1918 (1990).

Fontoj redakti