István Fodor (politikisto)

István FODOR [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor István estas hungara bestkuracisto, politikisto, parlamentano.

István Fodor [1] naskiĝis la 2-an de marto 1945 en Csepreg.

Biografio redakti

István Fodor frekventis gimnazion en Nagykanizsa, poste li akiris diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1969. Inter 1969 kaj 1990 li laboris en kolĥozo de Hernád (Pest), kie paŝo post paŝo li akiris pli signifajn postenojn. Ekde 1970 li politikadis loke sen esti membro de la unusola partio. Inter 1980-1994 li estis parlamenta deputito. En 1989 li fondis frakcion por la sendependuloj, poste li estis elektita ties frakciestro, post monatoj ankaŭ vicparlamentestro. Ĝis plena fino de la socialismo li estis parlamentestro duonjaron. Depost la socialismo li ne estis elektita parlamentano. Inter 1994-1998 li estis subministro pri defendo. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • parlamentaj paroladoj

Fontoj redakti