La informkesto donas duban informon pri la mortodato!


István Forrai
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1912 (1912-05-09)
en Magyarszék
Morto 9-an de oktobro 1992 (1992-10-09) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Miklós Forrai
Infano Katalin Forrai
Okupo
Okupo dirigento
vdr

István Forrai [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forrai István estis hungara dirigento, korusestro, instruisto, lernejestro. Lia frato estis Miklós Forrai (same dirigento).

István Forrai [1] naskiĝis la 9-an de majo 1912 en Magyarszék, li mortis en 1992.

Biografio redakti

István Forrai frue lernis muzikon hejme, ekde 1922 en mezlernejo en Debrecen. Li estis membro de la lerneja koruso kaj orkestro. Post la abituriento pro financaj problemoj li aliĝis al armea orkestro en Budapeŝto en 1929. Post 2 jaroj li ankaŭ studis en la Muzikakademio de Budapeŝto. En 1934 li forlasis la armean orkestron kaj li aliĝis al civilaj orkestroj. Li akiris diplomon en la Muzikakademio en 1937, poste li laboris en fabriko kiel administranto, sed samtempe li gvidis la fabrikajn koruson kaj orkestron. En 1940 li translokiĝis al Diósgyőr, kie li sukcese gvidis la fabrikajn koruson kaj orkestron. En 1951 li estis nomumita muziklernejestro ĝis la emeritiĝo en 1972. Li ricevis 2 premiojn en 1953 kaj 1955, memormedalon en 1982.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-11.