István Hatvani (kuracisto)

István Hatvani [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvani István estis hungara kuracisto, profesoro, pastro, astronomo, kemiisto. Li estis la hungara Faŭsto.

István Hatvani
Skulptaĵo pri István Hatvani
Poŝtmarko pri István Hatvani

István Hatvani [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1718 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 16-an de novembro 1786 en Debrecen.

Biografio redakti

István Hatvani frekventis lernejojn ĉefe en sia naskiĝurbo. Li ekinstruis en Komárom en 1737. Baldaŭe li plulernis en Debrecen, poste en Basel, kie li pastriĝis kaj doktoriĝis, fine en Marburg li iĝis kuracisto. Hejmenveninta en 1749 li instruis en Debrecen, kie li estis la unua, kie oni instruis kemion. En la sama jaro li edziĝis. Dum jardekoj li estis la plej bona pedagogo de la altlernejo. Li estis elektita ĉefjuĝisto en 1783. Li kuracadis ne nur en la altlernejo, sed ankaŭ en la urbo, krome li estis ankaŭ astronomo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Animadversiones theologico-criticae (1747)
  • Oratio de philosophiae utilitate in theologia (1757)
  • Az uri szent vacsorára megtanító könyvecske... (1760)
  • Thermae Varadienses, examini physico et medico subjectae item de illorum usu salutari… (1777)
  • Tabula Hungariae delineata iŭta Observationes C. D. Steph. Hatvani… (1782)

Memorigiloj redakti

  • skulptaĵo en Debrecen
  • poŝtmarko

Fontoj redakti